Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Sudan Germanion kaj nordan Italion interligas la aŭtoŝoseo “Brenner”, kiu kondukas tra la aŭstria federacia regiono Tirolo. La plej grava konstruaĵo estas la 820 metrojn longa Eŭropa Ponto sude de Innsbruck [insbruk]; pro sia 180-metra alteco ĝi estas la plej alta piliera ponto en Eŭropo.
En 1960, kiam estis konstruita la ponto, oni fieris pri tiu ĉi teknika miraklo. Intertempe beno iĝis malbeno. Kreskadas venenaj gas-eligoj kaj bruo. En 1990 okazis jam 900 000 kamion-veturoj sur la ŝoseo, en 1999 pli ol 1,68 milionoj — 75 000 pli ol permesas kontrakto inter Eŭropa Unio (EU) kaj Aŭstrio. Do fine de junio kelkmil tirolanoj baris dum 30 horoj la ŝoseon. Ŝoforoj, antaŭe avertitaj, ne suferis pro gravaj ŝtopiĝoj.
La aŭstra registaro volas procesi kontraŭ EU, se tiu ne reduktos kamion-veturojn laŭ la kontrakto; krome, naturprotektaj asocioj anoncis pliajn baradojn. Kontraŭas ĉiujn manifestaciojn la germana trafikministro, kiu postulis liberan interŝanĝon de varoj. Kritikis ankaŭ sudtirolaj politikistoj, timante, ke forestos turistoj el Germanio.
Fervoja tunelo 50 km longa sub la Brenner-montopasejo solvus la problemon. Tamen por tunelo mankas mono.
WALTER KLAG
Konstruita estas Eŭropa Ponto en 1960; eldonita la poŝtmarko en 1971.