Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRALIO

Paŝoj al amikeco

Antaŭ kelkaj jaroj oni starigis komisionon en Aŭstralio por rekomendi kiel reamikigi aborigenojn kaj setlintojn. La komisiono konsideris plurajn aspektojn de la vivo de la aborigenoj — ĉ. 250 000 homoj — inkluzive de ter-rajtoj, edukado kaj diferencoj inter aborigenaj tradicioj kaj nacia, ĉefe angla juro. Aparta problemo koncernis duon-indiĝenajn infanojn “ŝtelitajn” el siaj familioj kaj edukitaj en religiaj institucioj.

Finfine prezentis komisionanoj al la registaro t.n. deklaracion, kiu eble kondukos al reamikigo. Samtempe oni organizis tra la tuta lando manifestaciojn por montri la subtenon de la popolo por tiu ĉi paŝo al amikeco. Ekzemple en Sidnejo partoprenis ĉ. 200 000 homoj en tiel nomata koroborio, socia kaj religia aborigena festo, dum kiu ili promenis trans la havenponton por esprimi sian pretecon amikiĝi. Dume aviadilo “skribis” en la aero la vorton “pardonon”: tiel esprimis ordinaraj aŭstralianoj sian bedaŭron pro iamaj misagoj kontraŭ aborigenoj. La registaro, tamen, rifuzas pardonpeti: ĝi ne volas iel agnoski kulpon kaj tiel esti devigata kompensi aborigenojn.

Sendependaj

Kelkaj aborigenaj eminentuloj kaptis la okazon por postuli “traktaton” inter aborigenoj kaj la ŝtato. Ankaŭ tion ne akceptas la registaro: aborigenoj ne estu konsiderataj iel apartaj aŭ sendependaj. Juristoj subtenas interkonsenton tian — aŭ pakton — inter ĉiuj etnaj grupoj por tiel registri la celojn de la tuta aŭstralia komunumo.

Evidentiĝos la spirito de reamikigo dum la Olimpikaj Ludoj. Oni jam akceptis la olimpikan flamon ĉe Uluru, rokego en la centro de la kontinento kaj sanktejo por aborigena kulturo. Aborigenaj sportistoj estis inter la unuaj portantoj de la flamo. Antaŭvideblas pliaj koroborio-j kaj manifestacioj pri la temo “reamikigo”.

Ralph HARRY/pg