Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Per tramo tra nia planeda sistemo

La Scienca Semajno, okazigita en 2000 en multaj aŭstraj urboj, allogis milojn da interesitoj. Multfacetaj estis la aranĝoj: “Ne timu teknikon”, “Ĉu vi bone aŭdas?”, “Turkoj en Vieno”, “Lingvo kaj humoro” kaj 350 aliaj. Ne malpli ol 1000 sciencistoj montris, ke scienco estas nek “seka”, nek vivofremda. Plej originalan ideon havis la astronomoj, kiuj montris modelon de nia planeda sistemo en skalo 1 : 2 400 000 000. En la urbocentro, je la finhaltejo de la tramo 41 videblis tabuloj kun informoj pri nia Suno kaj la sunproksimaj planedoj, je la sinsekvaj haltejoj tabuloj pri Jupitero, Saturno, Urano, Neptuno kaj Plutono. Do oni povis veturi trame tra la planeda sistemo, sed kvazaŭ je 30-obla lumrapideco, kio fizike ne eblas. Tiel oni vidis, kiel malgrandaj estas la planedoj rilate al la distancoj: en tiu modelo la diametro de nia Tero estas nur 6 milimetroj, sed la distanco al la proksimaj Venuso aŭ Marso estas unu tramhaltejo, do preskaŭ unu kilometro!

WALTER KLAG

Astronomia stando antaŭ la viena universitato. Per teleskopo eblis observadi la sunmakulojn.

“Kosma tramo” 41

Haltejo Jupitero