Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TRAMOJ

Publikaltira teknika ekspozicio

Pli ol dek mil interesatojn allogis la “Viena Tramotago” lastjare en la remizo Erdberg. Multfaceta estis la programo: pregado de medaloj, speciala poŝtejo, ekspozicio de specialaj surrelaj veturiloj, ŝminkado por infanoj. Fortuloj estis invitataj tiri tutan metrovagonon. En pulbazaro oni povis aĉeti malnovajn ŝildojn de tramoj indikantajn la lininumeron aŭ finhaltejon.

Ĉiun duonan horon veturis speciala metrotrajno de la haltejo Erdberg al Simmering laŭ la plilongigo de linio U3 inaŭgurota en decembro 2000.

Pro la kreskanta metrotrafiko — ja samtempe estas konstruataj la plilongigoj de la linioj U1, U2 kaj U3 — necesas pliaj trajnoj. Dum la tramotago eblis admiri kaj trairi prototipon de la nova metrotrajno de tipo “V”. Kooperativo el tri firmaoj liveros dum la periodo 2000 ĝis 2006 entute 61 sespartajn trajnojn, kiuj kostos 384 milionojn da eŭroj. Tiuj novaj trafikiloj estas pli bonaj ol la nunaj jam 25-jaraĝaj en la sekvaj rilatoj:

— trairebleco tra la tuta trajno;

— klimatizitaj vagonoj kaj stiristaj kupeoj;

— tute ebenaj enirejoj inter la samnivelaj perono kaj vagonplanko;

— minimuma fendo inter kajo kaj veturilo;

— kupeoj por rulseĝoj kaj infanĉaroj;

— fascina aspekto konceptita de artisto;

— plibonigita informsistemo por la pasaĝeroj.

La 163-tunaj trajnoj konsistas el kvar motorvagonoj en la mezo kaj po unu stirvagono kun stiristaj kupeoj ĉe la antaŭo kaj malantaŭo de la trajno. La trajnoj longas entute 111 m, disponas pri 260 sid- kaj 1100 star-lokoj. Pro la malgranda distanco de la haltejoj la maksimuma rapido estas nur 80 km/h, la akcelo 1,2 m/s2. Ĉar Vieno estas monteta urbo, la kuna povumo de la motoroj estas relative granda: 2560 kW. Tiel la trajnoj kapablas facile suprenveturi laŭ 45-promila deklivo.

Walter KLAG

La nova viena metrotrajno tipo “V” de ekstere ...

... kaj de interne.