Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Ĉarmaj kantoj por infanoj

Kantojn por infanoj karakterizas verŝajne la samaj ecoj ĉie en la mondo: la melodio estas relative simpla, la ritmo danc-instiga, kaj koncerne la tekston, ĝia sonkvalito gravas pli ol la enhavo. Ne mirindas ke ankaŭ la kantoj de “Ni dancu en la rondo” respondas tiujn ĉi antaŭkondiĉojn. La temoj estas same universalaj: pri kverelo, puno, reamikiĝo (“Vergon ĵetis mi, Ĉe mi Bitu’”), pri muzikiloj (“La vendejo de sinjor’ André”), amkantoj (“Bufo Kururu’” “Al Tororo’”, “Dronis la boato”, Sur ĉi strato”); ankaŭ militista kanto (“Marŝu soldato”) kaj preĝeto (“Ho fratineto”) ne mankas. Konata melodio en Flandrio kaj Nederlando estas tiu de la kanto “La bela Rozo junulin’”, kvankam la teksto estas tute malsama — ĉu eble temas pri internacia/universala melodio?

Tio pruvas ke ankaŭ la muziko respondas la tipajn porinfanajn ecojn. Sian propran karakteron la kantoj de tiu ĉi disko tamen ankaŭ kunportas, fojfoje la muziko estas vigla, foje iom trena — laŭ brazila stilo. Iom ĝena tamen estas la tro stereotipa aŭtomata akompanado helpe de modernaj teknikaĵoj, ne muzikiloj sed sonsinteziloj.

La tekstlibreto estas bele prizorgita kun desegnaĵetoj en la fono de la tekstoj kaj indikoj pri la akompanaj agordoj. Konklude ni povas prijuĝi la KD-on jene: kompakta disko kun kantoj por infanoj ĝis, ni diru, sesjaraĝaj. Ĝia nivelo estas komparebla al tiu de samspecaj nacilingvaj (almenaŭ flandraj/nederlandaj) kasedoj aŭ diskoj. Ĝi do estas riĉigo de la stoko de porinfanaj lingvaj amuziloj.

Guido VAN DAMME

Ni dancu en la rondo. Brazilaj kantoj por infanoj. Tradukis Jorge Teles; kantas Flávio Fonseca kaj Cristina Pancieri. Eldonis: Brazila Esperanto-Ligo. Prezo ĉe FEL: EUR 16,00 + sendokostoj.