Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Libro leg-enda pri tempo legend-a

Unu post la alia aperis du sufiĉe diversaj eldonoj de la libro de Mikaelo Bronŝtejn Legendoj pri SEJM (tiu Mikaelo, kiu furoris dum la telaviva Universala Kongreso per du aŭtoraj koncertoj, prelego kaj senvorta aktorado en teatraĵo). La aŭtoro uzis sian verkistan talenton por jen nostalgie, jen humure rakonti diversajn epizodojn pri la legendeca SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), kiu en la post-stalina periodo fariĝis alloga centro por miloj da junaj (kaj ne nur junaj) homoj.

En la jaro 1999 la iam juna Mikaelo iĝis 50-jarulo, kaj la eldonejo “Impeto” petis Vladimir Samodaj, kunfondinton de SEJM kaj la aŭtoron de ĝia nomo, verki libron donace al Mikaelo. Vladimir Samodaj verkis pri la sama temo, sed malsame, iom pli sistemece, jen aldonante multajn novajn epizodojn, jen iom polemikante.

Parolante pri la Esperanto-mondo, la aŭtoro ne limigas sin je SEJM, sed rakontas ankaŭ pri la altruda “patronado” (fakte kontrolado kaj premado) de la movado fare de burokratecaj kaj sekurecaj organoj en Sovet-Unio en la 60aj-80aj jaroj. Tiele oni fakte ekscias, kio longe estis ŝtataj sekretoj. Unuafoje aperas la “absolute sekretaj” dokumentoj de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovet-Unio pri la esperanta movado, akceptitaj en la jaro 1978. Tio estas vere legenda!

Kvar ĉapitroj rakontas pri la elstaraj esperantistoj kaj ĉarmaj homoj, pliaĝaj amikoj de la aŭtoro (kiujn ankaŭ mi bone konis), Aleksej Verŝinin, Nikolaj Blaĵkov (ĉu vi scias pri lia busto de Zamenhof, troviĝanta en la urbocentro de Odeso?), Sergej Rublov (jes, tiu elstara tradukinto de fabloj de Ivan Krilov — sed ne nur!), Konstantin Gusev (majstro de poezia verkado kaj tradukado).

Speciale interesaj estas la ĉapitroj pri la aŭtoro kiel redaktoro de multaj esperantaj eldonaĵoj kaj partopreninto de Universalaj Kongresoj de Esperanto.

La libro parolas ankaŭ pri la ekstermovada vivo de la aŭtoro-tradukisto en pluraj arabaj landoj, redaktoro de la araba versio de la populara gazeto “Moskvaj novaĵoj” (ĉu vi memoras esperantajn suplementojn al tiu gazeto? Ilin redaktis kaj preparis Vladimir Samodaj).

Tra la tuta libro dise aperas belaj lirikaj (ne politikaj kaj ne movadaj!) poemoj de Vladimir Samodaj: li ja estas ankaŭ bona poeto, verkanta en klara (zamenhofeca) stilo (vidu, por ekzemplo, liajn versaĵojn en “Esperanta antologio” kaj “Vojaĝo en Esperanto-lando”).

Jen pecetoj el lia nova poemo “Aŭtuno venis”:

Aŭtuno venis. Jam la sesdek tria... Vegetas mi, nek sobra, nek ebria, Ĉar sobri mankas la kialo, Ebrii — mankas la dezir’. Zigzagas plue mia viv-realo... Ĉu longe daŭros ĝia kurba ir’? .................................. Plu vivas mi, pro lac’ duonebria... Aŭtuno venis. Nur la sesdek tria...

Ricevinte la libron, mi tuj tralegis ĝin unuspire dum kvar horoj. La saman plezuron mi deziras al ĉiuj.

Boris KOLKER

Vladimir Samodaj: Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM. Homoj kaj epizodoj. Eld. Impeto, Moskvo, 1999. 176 paĝoj kudre binditaj. ISBN 5-7161-0061-9. Prezo ĉe FEL: 9,10 eŭroj + afranko.