Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

PROGRAMOJ

Gaja lernilo

Certe pluraj inter ni ofte haltis en la vendejo antaŭ iu interesa, belaspekta, plurkolora lernolibro pensante: se ni havus ion similan en Esperanto! La samo okazas antaŭ la bretoj kun aliaj iloj, kiuj plifaciligas lernadon de lingvoj. Hodiaŭ apenaŭ ekzistas moderna lingvo, kies bazajn sciojn oni ne povas lerni aŭ ekzerci per komputila KD.

Ĉu eblas io tia ankaŭ en Esperantujo? Jes, certe. Ĉi-foje ni prezentas al vi unu tian provon, kiun inventis Ĝorlo, Nuba kaj Rava — membroj de ĉina esperanta familio.

La KD havas la titolon Gaja lernado en Esperantujo 1, kun subtitolo Bonvenon en nia paca lando: la enkondukajn motivojn el la praktika Esperanto-movado akompanas la himno. La enhavo de la KD estas dividita en dek “ĉapitroj”: la alfabeto, kantoj (interalie La espero, Ruĝa pomo, Dancu, dancu, lulkanto), rakontanta domo (kvar ĉarmaj rakontetoj), poemoj (kvin poretulaj poemoj facile lerneblaj), dialogo (tri dialogoj prezentas bazan konversacion), numeroj, la animaloj (bestoj vivantaj en zoo kaj akvo), la korpo, la familianoj, koloroj.

Malantaŭ ĉiuj el la supre listigitaj ĉapitroj troviĝas ĉarmaj, klarkoloraj, tre alkvalite prilaboritaj virtualaj bildoj. Oni trovas vortojn el la ĉiutaga vivo.

Pluraj ĉapitroj enhavas ludojn: ekzemple ĉe la alfabeto ĝusta kunligo de la literoj donas belan marbesteton. Ĉe koloroj oni ligas diversajn objektojn kun la koloroj; ĉe bestoj troviĝas memorludo, en kiu oni devas dum 20 sekundoj kunligi nomojn kun la bildetoj (ĉe rea ludado la ordo estas nova). Ĉe la korpo oni devas redoni al la elefanteto ĝiajn korpopartojn. Familianojn oni devas parigi.

Aparte laŭdinda estas tio, ke ĉiujn vortojn, dialogojn, kantojn, poemojn, rakontojn oni povas aŭskulti kaj ofte legi samtempe. Meze de la unuopaj bildoj troveblas granda libro, en kiu oni povas “trafoliumi” ne nur vortojn kaj dialogojn de la koncerna “ĉapitro”, sed ankaŭ de aliaj. La valoro de tiu skriba parto estas eĉ pli grava, se oni celas ĝustan lernadon.

Certe neintence, ĉe la elparolo oni foje apenaŭ aŭdas la finan -n de la akuzativo. Plie, elparolata “p” ofte transformiĝas al “b” (ekzemple, pupo iĝas bubo, jupo — jubo, kapo — kabo, korpo — korbo, ktp). Simile validas por la literparo “t-d”. Io, kio ĝenas, estas ofta uzado de “li” aŭ “ŝi” anstataŭ “ĝi” ĉe bestoj: ekzemple, en la rakonteto Bestidoj kaj liaj patrinoj, “ŝiaj flugiloj”. Foje ankaŭ superfluas “la”, ekzemple en “araneo sidas sur la sia reto”.

Malgraŭ la ĵus listigitaj mankoj, ĉi tiu KD certe prezentas valoran modernan helpilon. Espereble ĝi trovos sian lokon en pluraj Esperanto-societoj kaj Esperanto-parolantaj familioj, ĉar ĝi vere povus lernigi kaj etajn infanojn kaj junulojn, sed same amuzi pliaĝulojn.

Bazaj kondiĉoj por funkciigo de la KD: persona komputilo kun procesoro Pentium, Vindozo 95, 98 aŭ NT, KD-legilo kun rapido minimume 8X, mimimume 16 MB da memoro (prefere), 256 kolorojn. Se oni metas la diskon en la KD-legilon, ĝi aŭtomate ekas.

Marija BELOŠEVIĆ

Belnuba Liu: Gaja lernado de Esperanto, lumdisko por Vindozo. Eldonis Xi’an-a Esperanto-Asocio, Xi’an. Prezo ĉe FEL: 15 eŭroj + afranko.