Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Atentokapta sed ruĝkrajoninda

Strange, strange, strange. La sola aŭtoro el ĉiuj, kapablinta por la Adelajda Kongresa Universitato liveri manuskripton lingve seneraran kaj stile neriproĉeblan, liveras al ni nun libron, en kiu la presdiabletoj strange abundas kaj la lingvaĵo abunde strangas. Tiom pli domaĝe, ĉar la rakontofadeno meritus vere iomete pli da metia kvalito kaj lingvaĵa prudento, ol oni ĉi-verke prezentas al ni.

La intrigo

Temas pri historio, baziĝanta sur veraj okazaĵoj en Germanio fine de la sesdekaj jaroj. La protagonisto estas juna brito, kies taglibro – laŭ aŭtora aserto – fundamentis la rakonton. Okaze de estado en Germanio por perfektigi siajn lingvajn sciojn, tiu brito iomete hazarde kaj preskaŭ kontraŭvole iĝas provizora hejmestro en hejmo por mizeruloj. Tamen tiuj ĉi mizeruloj estas tre specialaj. Temas senescepte pri ne-germanaj viktimoj de naziaj abomenaĵoj. Tiuj kompatindaj homoj, psiĥe frakasitaj, poste en civila Germanio iel ne sukcesis reordigi sian vivon kaj pro diversaj krimoj aŭ krimegoj trafis en malliberejon. Post ilia liberigo, ĝuste tiu ĉi hejmo – speco de rifuĝejo – pretis akcepti ilin, pro tio, ke la sufiĉe mistermotiva brita hejmfondintino traktis ilin eksaliancanoj en la tiama milito. Ŝi tute malkaŝe malamas germanojn kaj ĉion germanan. Tiu ĉi frenezeta fondintino, same kiel ŝiaj frenezegaj ŝafidoj, vivas ankoraŭ en epoko pasinta, kvazaŭ la nazioj aktuale plu rabus kaj rabius.

Malvolviĝas ege stranga kaj interesa rakonto en religia karitata socialhelpa medio. Sed oni ne mistaksu. Ĝi entenas ĉiujn ingrediencojn por kapti kaj teni la atenton de la leganto. Kvankam la komenco iomete stagnas, la rakonto malrapide akiras impeton kaj baldaŭ oni ne plu povas elmanigi la libron. Ĝi komence tre subtile allogas al plulegado, ne pro iuj sensacioj, sed simple pro tio, ke oni volas scii pri la plua evoluo de la vivo de tiuj strangaj loĝantoj de la rifuĝejo. Oni sciemas pri iliaj fataloj kaj ties profundaĵoj. Dum la hejmestro laŭpove klopodas helpi tiujn frenezajn mensajn vrakojn, li pli kaj pli komprenas iliajn strangajn socie neakcepteblajn kondutojn. Meze de tiu terura teksaĵo el memoroj pri hororaj okazintaĵoj en la tiamaj koncentrejoj kaj la frenezaj agadoj de la hejmanoj, ekfloras unua amo, kvazaŭ misloka rozo rekte apud la sterkejo. Pri la iomete nekutima sufiĉe suka am-akompana amoro, nu, pri tiu prefere legu ĉiu mem.

En la romano ĉiuj fonaĵoj pri tiama post-postmilita Okcidenta Germanio kaj ĝia socio estas precizaj. La etoso aŭtentas kaj pluraj okazaĵoj rilate la tiamajn studentajn ribeladojn en Germanio kredinde kunrolas. Aldone en la libro religiaj demandoj temiĝas. La parte vivrandaj roluloj havas tre malsamajn opiniojn pri metafizikaj aferoj kaj la ebla morala kodo, laŭ kiu homo teniĝu. Iel pio kaj fio, same kiel kulpo kaj senkulpo, iĝas malfacile malnodeblaj.

Kure de la libro la rakonta fluo pli kaj pli kirliĝas, kvazaŭ rapidiĝanta akvo survoje al falego. Kvankam la neevitebla klimakso forsuĉas de oni la spiron, la vera kulmino montriĝas unue epiloge. Finlege oni postlasiĝas plurfacete enpensiĝinta.

Fuŝoj

Nedefendeble estas, ke tra tuta libro ĉiuj propraj nomoj hazarde komenciĝantaj per majuskla litero K fakte presiĝas kun komenca minuskla litero k. Je ducerba diplodoko! Ĝuste al kiu el la tri simioj – nevida, neaŭda kaj neparola – oni komisiis por kontroli la provpresaĵon? Aŭ ĉu oni komisiis tion al absolute neniu?

Plue estas probable, ke ĉiu el la tri brunfelaj bonuloj, malgraŭ sia specie iomete limigita inteligento, konsiderinde pli bone sukcesus pri linifalda vortodividado ol la nekonata ilaĉo, kiu ĉi-libre tumultis ĉe ĉiuj maldekstraj marĝenoj. Nome ĝi regule distranĉis la vortojn ĝisatinge de maksimuma mistifiko. Tricentpaĝaj romanoj – kaj pri tia temas – certe ne estiĝas dum la preterpaso de unu nokto aŭ en la tempodaŭreto inter barbrazado kaj ekboligo de matenmanĝa ovo. Do tiom pli skandale kaj nepardoneble estas antaŭprese fajfi pri rigora kontrolado de la presotaĵo. Jam postulas simpla deco, ke oni provlege adekvate laŭu la penon de la aŭtoro verki tian ampleksan romanon.

La unua lingvaĵa manko rilatas al nomoj. Konate, la opinioj iomete diverĝas pri tio, ĉu oni esperantigu nomojn aŭ ne. Sed, ke iu ne esperantigas kaj, aldone al tio, tute ne uzas akuzativon ĉe nomoj, tio estas rekte kontraŭ la konsiloj kaj modeloj donitaj de Zamenhofo.

Aldone, kombine kun la aĉa vortodividado kaj la minusklaj k-oj, la tuta noma afero – ja fremdortografia – iĝas ne plu eltenebla ĉiupaĝa incito.

Sed la lingvaĵo estas aldone kritikinda. Abundas anglismoj – ĉu vortplurope, ĉu vortunuope. Tipe la aŭtoro elektas radikon uzatan nur science en Esperanto, kaj plene mise donas al ĝi ĉiutagan signifon laŭ la angla. Iugrade la samo estas konstatebla rilate kelkajn uzatajn germanismojn. Simile malmankas poeziaj neologismoj, neniel apartenantaj al teksto proza. Ĉiun fojon tio okazas sen nur ombro da neceso. Aldone estas pluraj aliaj strangaj stilaĵoj – ekzemple, la senescepta enteksta uzo de “ptm” anstataŭ “posttagmeze”, aŭ “pretervivi” anstataŭ “transvivi”. Kaj pri tio, kion signifu “blanka mensogo”, multaj ne-angloj certe senfine cerbumos. Tamen por nun ne tro tedi, la recenzanto rezignas pri longega pruvlisto de tiaj misuzoj.

Plene fiaskis ankaŭ la klopodo de la aŭtoro plurloke en sia romano redoni en la dialogoj de la agantoj germanajn dialektojn aŭ eksterlandulajn misprononcojn de la germana. Konsentite, jen sufiĉe malfacila traduktasko, kiu eble principe ĉiam devos fiaski en Esperanto.

La romano estas skribata en la mi-formo. Ĉi-romane troviĝas tamen du malsamaj mioj. Unue temas pri la aŭtoro mem, kiu rolas kiel kronikisto raportanta pri siaj dumintervjuaj spertoj ĉe la kolektado de la romana materialo, due temas pri la protagonisto de la romano. La saltoj inter la du mioj estas abruptaj kaj sen tipografia averto. Plurfoje oni plene konfuziĝas – ĉu nun temu pri sceno, pri kiu rakontas la aŭtoro, aŭ pri sceno, pri kiu rakontas lia protagonisto. La leganto ne povas ne konfuziĝi. Li simple ne plu kapablas kun certo identigi la respektivan mion. Bedaŭrinde, tiuj senindikaj saltoj okazas tre ofte tra la tuta libro.

Konklude

Kion diri? Malgraŭ la nepretervideblaj neperfektaĵoj – kaj la spaco ege ne sufiĉis por detaleme trapingli ilin, – tiu ĉi verko estas nepre leginda. Memkompreneble, estas ĉagrene, ke mankis la necesa ruĝa krajono de rigora revizianto. Sed Esperantuje oni ne tro postulu. Ĝuste ĉi-lande la trolaŭdataj “bonaj aŭtoroj” plej ofte preskaŭ paranoje reagas al ruĝaj krajonoj. Sekve, ke en esperanta libro kaj la enhavo kaj la prezentado perfektos, tion almenaŭ tiu ĉi recenzanto ne plu vere esperas ankoraŭ ĝisvivi. Alivorte, estas supozeble, ke niamonde pli leginda originala romano ne tre baldaŭ aĉeteblos.

PEJNO Simono

Trevor Steele: Neniu ajn papilio. Eld. H. Mayer, Vieno, 2000. 337 paĝoj. ISBN 3-901752-21-8. Prezo ĉe FEL: 16,50 eŭroj + afranko.