Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

FERVOJOJ

Virbovo-tirpovo

La germana firmao Siemens [simens] ĝojas pri la plej granda lokomotivo-kontrakto en sia historio: la Aŭstria Ŝtata Fervojo mendis 400 ekzemplerojn de la plej forta lokomotivo en Eŭropo, de la tipo Taurus (taŭro = virbovo).

Ĉiu lokomotivo kostas 2 600 000 eŭrojn kaj kapablas akceli en 9 sekundoj de nul al 100 km/h, en 27 sekundoj al 200 km/h. Pro la granda povumo — 6400 kilovatoj — ĝi povas tiri 1600-tunan varo-trajnon je 160 km/h kaj pasaĝero-trajnon je 230 km/h. Tiel oni veturos unu horon de Vieno al Linz [linc], du horojn al Salzburg [salcburg] kaj tri horojn al Munkeno.

Aluminio

Taurus longas 19,28 metrojn kaj deĵoros ĉefe en Germanio, Aŭstrio kaj orienta Eŭropo. Tial ĝi devos funkcii kun du malsamaj elektraj frekvencoj: 50 kaj 16 2/3 hercoj. La tirpovo estas grandega: 300 000 neŭtonoj — tiel pezas 30-tuna maso sur la tero. Tamen la maso de Taurus mem estas relative malgranda: 85 tunoj. Tio eblas, ĉar la lokomotivo konsistas ne nur el ŝtalo sed ankaŭ el aluminio kaj GFK, speciala plasto fortigita per fibroj.

La germana fizikisto kaj inventisto Wernher von Siemens [vernher fon simens] (1816 – 1892) fondis la firmaon Siemens Akcia Kompanio en 1847. Ĝi konstruis en 1879 la unuan elektran lokomotivon, en 1880 la unuan elektran lifton kaj en 1881 la unuan elektran tramon. Hodiaŭ simenso estas la mezur-unuo de elektra konduktanco.

WALTER KLAG

Financas la konstruon de la “taŭroj” usonaj kaj kanadaj entreprenistoj, kiuj poste luigos la lokomotivojn al la fervojoj.