Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

AŬSTRIO

Serĉi la perditan paradizon

Ĉi-jare en la monaĥejo Melk, situanta okcidente de Vieno, okazas la jarekspozicio de la lando Malsupra Aŭstrio kun la temo “La serĉo je la perdita paradizo. Eŭropa kulturo en la spegulo de la monaĥejoj”. La ekspozicio pritraktas la sopiron de l’ homo al la paradizo. Unikaj kaj valoraj eksponaĵoj el 200 eŭropaj muzeoj kaj monaĥejoj atribuas al tiu granda aranĝo internacian karakteron.

En la “serĉo je la paradizo” la vizitantoj tramigras ne nur la belegajn kaj pompajn ejojn de la monaĥejo, sed ankaŭ la novan renovigitan barokan kelon kaj la ĝardenon. La lasta estis transformita en eden-ĝardenon.

Je dispono por la unua parto de la ekspozicio staras impona, ĵus renovigita volbaĵkelo de la monaĥejo. Ĉi tie estas eksponaĵoj, kiuj ĉefe traktas la kreon de la mondo, la paradizon kaj la forpelon de Adamo kaj Eva. Impone estas elmontritaj pentraĵoj, verkoj el muziko kaj literaturo, tiel ke la vizioj de la plej diversaj artistoj kongruas unu kun alia. La vizitantojn ravas pompe ilustritaj mezepokaj manskribaĵoj, “Dia Komedio” de Dante, pentraĵoj kaj gravuraĵoj de Pieter Brueghel, Marc ShagallRudolf Hausner, remburaĵoj, skulptaĵoj kaj multo alia. Ne lastloke estas serĉitaj imagoj, kiujn faris aliaj religioj kaj mitologioj pri la paradizo.

La dua parto de la ekspozicio temas pri la “serĉo je la paradizo”. La vivo kaj la agado de monaĥoj kaj monaĥinoj okupas ĉi tie centran lokon. Multaj homoj en la frua kristana epoko retiriĝis de la mondumo kaj fariĝis ermitoj. En la 3a jarcento post Kristo la ermitoj iris en la dezerton, ĉefe en Egiptio. Tio estas la radikoj de la kristana monaĥeco. Ekde tiam gemonaĥoj dediĉas sin al di-plaĉa vivo.

Pompaj artaĵoj, kiujn oni kreis omaĝe al Dio, estas eksponitaj en la imperiestraj ĉambroj kaj en la prelatejo. Ekzemple, abata bastono, kiun portis Sankta Bernhard de Clairvaŭ [klervó]; manskribaĵoj, en kiuj estas kolektitaj la astronomiaj scioj de la tempo ankoraŭ en la 9a jarcento en Sankt Gallen; aparatoj, kiuj trovis aplikon en monaĥejaj observatorioj; pentraĵoj de la baroktempo ĝis la moderno, de Franz Anton Maulbertsch [maŭlberĉ], Georg Raphael Donner aŭ de Max Ernst.

En la tria parto de la ekspozicio la vizitantoj mem “serĉas la paradizon”. La ĝardeno de la monaĥejo Melk, kiu kutime estas rezervita por la monaĥoj, en la jaro 2000 estas alirebla ankaŭ por vizitantoj. Dum la lastaj jaroj oni restaŭris ĝin laŭ malnovaj planoj, kiuj devenas parte de la epoko de la romantiko, parte de la baroktempo. La vizitantojn ĉi tie atendas travivaĵo por ĉiuj sensoj, plena je poezio kaj surprizoj. En tiu parto okazas ankaŭ ekspoziciaj programeroj: teatraĵoj, muziko kaj prelegoj. En unu antaŭ nelonge renovigita pavilono oni povas trarigardi imponajn freskojn de la aŭstria rokoko-pentristo Johann Bergl. Nova estas ĉi-loke paradiz-ĝardeneto monaĥa kun herboj, floroj kaj fruktarboj.

Evgeni GEORGIEV