Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TEKNIKO

Intel alfrontas konkurencon

Dum la pasinta jaro okazis grandaj ŝanĝoj en la merkato pri procesoroj kongruaj kun la x86-arkitekturo (oficiale nomata “IA-32” — 32-bita Intel-arkitekturo). Tiaj blatoj troviĝas ĉe la kerno de granda plimulto de personaj komputiloj.

Ĝis antaŭ nelonge, Intel, la inventinto de la arkitekturo, regis la merkaton, lasante al fabrikantoj de kongruaj procesoroj okupiĝi pri nur la plej malpotencaj procesoroj, kiuj estas ankaŭ, kompreneble, la plej malmultekostaj. Intel, farante grandan profiton per sia preskaŭa monopolo pri altrapidaj procesoroj, povis prezi siajn malrapidajn procesorojn, tiel ke la profitoj de la konkurantoj, kiuj celis nur tiun merkatodividaĵon, estis tre limigitaj.

Kutime la pli malmultekostaj procesoroj de Intel estis simple la pasinta generacio de procesoroj rabatita, aŭ iumaniere limigitaj versioj de la pli potencaj. Ekzemple, Celeron estas tute sama kiel samgeneracia Pentium (tio estas, Pentium II por la unuaj Celeron-oj kaj Pentium III por la nunaj) sen aŭ kun malpli granda staplo, aŭ kun malpli rapida buso, tiel ke ĝi komunikas malpli rapide kun la memoro kaj la cetero de la komputilo.

Konkurantoj rezignas

La atakoj de Intel kontraŭ siaj malfortaj konkurantoj estis relative sukcesaj. National Semiconductors, al kiu apartenis la procesoroj Cyrix, plene rezignis kaj rabate vendis la Cyrix-sekcion al la tajvana firmao Via, plej konata pro siaj ĉefkartaj blataroj (la integraj cirkvitoj, kiuj sidas ĉirkaŭ la procesoro). Antaŭ nelonge, Via mem rezignis pri la Cyrix-heredaĵo kaj pluvivigas nur la nomon.

La firmao IDT, fabrikanto de enaparataj MIPS-arkitekturaj procesoroj, konceptis x86-kongruan blaton “WinChip”, kiu estis teknike eleganta kaj energiŝpara, sed ja ne fulmrapida. Malkiel la aliaj Intel-konkurantoj, kiuj aspiris fari procesorojn ne multe malpli rapidajn ol tiuj de Intel, IDT aparte celis la malmultekostan merkaton. Tamen ankaŭ tiu firmao fine devis rezigni, kaj ĝi forvendis sian PC-procesoran sekcion, same rabate, al la sama tajvana firmao Via. La firmao Via nun pluvivigas la energiŝparan procesoron por la tre malmultekosta merkato (tiaj procesoroj, kiuj ne kostas pli ol mezuma komputila libro), ĝuste sub la nomo “Cyrix III”, tiel reuzante la iugrade bonan ŝparmerkatan reputacion de Cyrix.

Alia firmao, Rise, aperigis malmultekostan procesoron, sed ĝi mortnaskiĝis pro troa konkurenco en tiu merkatodividaĵo.

Sendube la ĉefa konkuranto de Intel estas AMD, kiu dum longa tempo sidis proksime al bankroto. AMD pli ol ĉiuj aliaj klopodis fabriki procesorojn por konkuri kun la plej rapidaj de Intel — sed ĝi ĉiam fiaskis, ĉu pro malfruo dum surmerkatigo, ĉu pro nesufiĉe bona konceptado, ĉu pro problemoj ĉe la fabrikado, kiam tro granda proporcio de la fabrikitaj procesoroj ne estis uzeblaj, kio tro altigis la produktokostojn: katastrofe, kiam pro la premo de Intel oni povas celi nur la malmultekostan merkaton.

AMD reviviĝas

Tamen, per eble sia lasta provo, AMD sukcesis reviviĝi. La procesoro Athlon aperis bontempe, kaj estis tute komparebla en kapablo kun la plej rapidaj procesoroj de Intel. Intel estas nun blokita: por premi al AMD per prezopolitiko, ĝi devas malaltigi la prezon de siaj ĉefaj profitodonaj produktoj! AMD tiom bone sukcesis, ke ĝiaj procesoroj iĝis la plej rapidaj haveblaj por personaj komputiloj. Fabrikado sekvis la bonajn teknikajn rezultojn, danke al duobligo de la konstrukapablo kun nova fabriko en Dresden, Germanio, kiu komplementas la usonan fabrikon en Austin. Nun AMD kaj Intel regule rekaptas kaj postkuras unu la alian: finfine reaperis vera konkurenco en la PC-procesora merkato, eĉ se kun nur du travivintoj.

Kio nun haveblas sur la merkato? La ĉefa elekto estas do inter Intel kaj AMD. Ambaŭ formoviĝas de procesoroj liveritaj sur kartetoj, sur kiuj estas la staplomemoro, kaj kiuj konektiĝas al la ĉefkarto per karta konektilo anstataŭ procesoringo, kaj revenas al klasikaj unublataj procesoroj. La apero de tiu karteta sistemo, antaŭ nur kelkaj jaroj, celis solvi problemon kun rapida staplomemoro sidanta ĉe la ĉefkarto. Intel unue provis fari du-blatan (procesoro kaj staplo) sed tradiciforman procesoron, “Pentium Pro”, sed tio tro kostis. Do, Intel difinis novan kartetan formaton kaj konektilon, “Slot 1”. AMD, por solvi la saman problemon, kreis samfunkcian, sed pro patentaj problemoj nekongruan sistemon, nomatan “Slot A”.

Intel unue ekmetis la staplomemoron en la saman blaton kun la procesoro, ĉe la malmultekosta Celeron, kiu fakte pro tio tiam tre proksimis en rapideco al la samfrekvenca, sed karteta Pentium II, malgraŭ la malpli granda staplo. Nun ĉiuj novaj procesoroj estas unu-blataj kaj ne plu kartetaj. Intel difinis la FC-PGA-procesoringon por lastgeneraciaj Pentium-oj kaj Celeron-oj. Ĝi estas pluevoluo de “Socket 370”, jam uzita por Celeron-procesoroj. AMD sekvis kun “Socket A”, la procesoringa versio de la konektilo “Slot A”. Ĉiuj lastatempaj procesoroj estas unu-blataj, do kun enblata staplo, kaj la kartetaj versioj post iom da tempo plene malaperos.

Unu gigaherco

Tiun movon al enblata staplomemoro ebligis progreso en fabrikorimedoj, kiuj ebligas meti pli da transistoroj en kvadrata milimetro sur la blato, kio ebligas aŭ redukti energiuzon, aŭ, kun la sama energiuzo, altigi la bazan frekvencon kaj do la rapidecon. Tiu progreso en fabrikorimedoj, pli ol progreso en la interna arkitekturo de la procesoroj, ebligas grandajn saltojn en rapideco. Hodiaŭ haveblas (kvankam ne tre grandkvante) procesoroj ĉe 1 GHz. Tio estas granda salto, kiam oni pripensas, ke la plej rapidaj procesoroj pintis ĉe 200 MHz antaŭ nur 4 jaroj. La enblatigo de la staplo, kiu same estas pli fabrikorimeda ol arkitektura antaŭeniro, kontribuas al la plia rapideco.

AMD kaj Intel havas ambaŭ nun po du ĉefajn familiojn de procesoroj, haveblaj inter 500 MHz kaj 1 GHz. Ĉe AMD, la plej rapida procesoro, unu-blata posteulo de la sukcesa Athlon, nomiĝas “Thunderbird”. Malmultekosta versio, kiu ruliĝas je 90 % de la rapideco de sia granda frato je sama baza frekvenco, nomiĝas “Duron”. Malkiel Duron, kiu estas parenca sed ne sama kiel Thunderbird, la malmultekosta oferto de Intel, daŭre kun la varnomo “Celeron”, estas tute sama kiel la plej rapida “Pentium III”, sed ĝi atingas nur inter 60 kaj 80 centonoj de la rapideco de la granda frato je sama baza frekvenco, ĉar parto de la staplo estas forigita, kaj la busorapido estas limigita al triono de tiu de Duron. Prezoj proksime sekvas unu la alian, se oni bone komparas familion kaj bazajn frekvencojn.

Duopa batalo

Procesoroj pli rapidaj ol 1 GHz haveblos estonte. En junio 2000 Intel anoncis la varnomon, “Pentium 4”, de siaj pli ol gigaherzaj procesoroj. La blatoj mem, tamen, venos nur poste. AMD mem preparas pli ol gigaherzajn versiojn, inkluzive de servila procesoro kun aparte granda staplomemoro, kiel la nuna “Xeon” de Intel.

Tiu duopa batalo en la Intel-kongrua procesora merkato ne plene senkuraĝigis aliajn provantojn. Via, kiel jam menciite, nun revivigas la WinChip-koncepton sub la nomo Cyrix III. Ĝi estas tre malmultekosta, sed havas ja proksimume nur duonon de la rapido de Celeron je la sama frekvenco. Via, mem tajvana firmao, oficiale diras, ke ĝi celas ĉefe industriiĝantajn landojn. Avantaĝo de Cyrix III estas la eblo uzi ĝin sen ventumilo, kun sufiĉe granda varmoradiilo. Tio estas utila en porteblaj aŭ “surtelevidilaj” komputiloj, kaj ioma ŝanĝo kompare kun la procesoroj de la ĉefaj provizistoj, kiuj bezonas por sia funkciado krom grandaj varmoradiiloj ankaŭ pli kaj pli potencajn ventumilojn.

Energiŝpara Crusoe

Eĉ pli draste energiŝparema estas la antaŭ nelonge aperinta procesoro Crusoe, anoncita en januaro 2000 de la firmao Transmeta, kies plej fama kunlaboranto sendube estas Linus Torvalds, la kreinto de Linukso. Produktoj uzantaj ĝian procesoron, kiu celas al porteblaj komputiloj kaj unufunkciaj aparatoj kiel retaliriloj aŭ surtelevidilaj skatoloj, ankoraŭ ne aperis en la merkato.

Transmeta kreis tute radikalan arkitekturon: ĝiaj procesoroj estas instrukcinivele paralelaj (VLIW), kiel la estonta Intel-arkitekturo, IA-64, kiu ne kongruas kun IA-32. La procesoro de Transmeta ŝajnigas la dudekjare malnovan IA-32 per programo, kiu krome estas enlegita de ekster la procesoro kaj pro tio estas facile ĝisdatigebla. Tiel la kerno de la procesoro estas simpligita; konsekvence, ĝi uzas malpli da transistoroj kaj malpli da energio. Tio estas pluevoluo de la kutima arkitekturo de aliaj Intel-kongruaj procesoroj, kiuj same ŝajnigas IA-32, sed laŭ la modelo de jam tradicia RISC (simpligita instrukciaro), kies ŝajnigoprogramo estas fiksita ene de la procesoro.

Tiaj novaj procesoroj kiel Crusoe, kie la energiŝparemo estas emfazita, eble montras iugradan formovon de la senĉesa postkuro de kreskanta rapideco ĉe PC-kongruaj procesoroj. Iĝas ja malfacile trovi aplikon por tiu potencego. La nunaj procesoroj jam pli ol sufiĉas por la tradiciaj aplikoj de komputiloj, kiel tekstoprilaborado, datenbankoj, aŭ retumado. Intel en siaj nunaj reklamokampanjoj emfazas al klientoj, ke “via infano bezonas procesoron Pentium III” — ĉar ludoj kun fajnaj kaj moviĝantaj tridimensiaj grafikaĵoj estas la ĉefaj aferoj, kiuj povas utiligi la potencon de novaj procesoroj.

Franck ARNAUD