Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TRANSPORTO

Forbloviĝas la nuboj danubaj

Revenos trafiko al rivero Danubo danke al Eŭropa Komisiono. Ĝi disponigos 22 milionojn da eŭroj — 85 % de la kostoj — por forigi la restaĵojn de tri pontoj ĉe la urbo Novi Sad, detruitaj dum bombardo fare de Nord-Atlantika Traktat-Organizaĵo (NATO). Tiel denove navigeblos la rivero tra Jugoslavio. Intertempe kaj Jugoslavio kaj najbaraj landoj — ekz. Bulgario kaj Rumanio — suferas grandajn ekonomiajn perdojn pro manko de river-trafiko.

Forigo de la pontoruinoj kaj de restantaj minoj daŭros kelkajn monatojn. Lige al la projekto la prezidanto de Eŭropa Komisiono, Romano Prodi, volas, ke estu starigita internacia organizaĵo por respondeci pri la navigebleco de la rivero. Plue, membroj de la nuna Danuba Komisiono trovu la kromajn 15 % de la sumo por finance subteni la projekton.

Evgeni GEORGIEV