Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ALPISMO

Sir Edmund Hillary: Vivo dediĉe al la ŝerpoj

La novzelandano Sir Edmund Hillary [edmand hílari], kiu antaŭ 47 jaroj unua kun la ŝerpo Tenzing Norgay [norgaj] surgrimpis la plej altan supron en la mondo — Monto Everest, t.e. Qomolangma [ĉomolanma] en Himalajo, vizitis Aŭstrion. Celo de lia vizito estis la ĉi-momente en Aŭstrio okazantaj, plej granda ekspozicio pri alpismo tutmonde “La montaro vokas!” (ĝis 2001-11-04) en Altenmarkt ĉe Salzburg kaj internacia ĝardenekspozicio en Graz.

En Salzburg Hillary renkontis Wolfgang Nairz [nerc], kiu la 3an de majo 1978 kiel unua aŭstriano surgrimpis Evereston. Krome, Edmund Hillary transprenis en Graz la patronadon de unu ŝtupo en la kvar metrojn alta “Ŝtuparo al la ĉielo” en la Internacia Ĝardenekspozicio en Graz.

Dum sia trarigardo de la alpisma ekspozicio Hillary admiris la belegajn fotojn kaj filmojn pri ĉiuj plej grandaj montoj de l’ mondo. Lige kun tio li ne forgesis mencii, sub kiuj ekstreme malfacilaj kondiĉoj antaŭ 47 jaroj okazis la “konkero de la tria poluso” (Everesto). Li opinias, ke nuntempe en la alpismo ĉio iĝis multe pli facila el teknika vidpunkto, pliperfektiĝis la ekipaĵoj de alpistoj, kaj ili mem nun estas multe pli bone trejnitaj. Tamen lastatempe la ekspedicio-turismo en Himalajo fariĝis trista fenomeno. Hillary menciis ankaŭ la komercigon de la surgrimpoj de Everest en Himalajo, kie pagintajn homojn oni kvazaŭ “portas” ĝis la supro. Preskaŭ duonjarcenton post sia fama surgrimpo, li nun havas jenan vizion: “Mi deziras dediĉi la restajn jarojn de mia vivo al tiuj, al kiuj oni multon ŝuldas kaj ĉi-rilate mi, kompreneble, konsideras la ŝerpojn.”

Por realigi tiun sian celon Hillary ankoraŭ fine de la 50aj jaroj estigis fondaĵon “Himalaya Trust”, kiu havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo. Poste Hillary vojaĝis senlace ĉirkaŭ la mondo por kolekti monon por la fondaĵo.

Sukceso de Monto Everest

Ĉio komenciĝis en la fruaj 50aj jaroj. Tiam oni regule invitis ambaŭ novzelandanojn Edmund Hillary kaj lian amikon George Lowe [ĝoĝ leŭ] al britaj alpismaj ekspedicioj en Himalajo surbaze de iliaj bonegaj kapabloj kiel montgrimpantoj. En 1952 ili ambaŭ partoprenis en esplor-ekspedicio al himalaja supro Cho Oyo [ĉo oju] en Himalajo sub la gvido de Eric Shipton [erik ŝiptan], kies ĉefa atento tiutempe estis direktita al esploro de materialoj lige kun la planata unua surgrimpo de Monto Everest.

En 1953 ambaŭ novzelandanoj Hillary kaj Lowe partoprenis en la brita ekspedicio al montosupro Everest sub la gvido de kolonelo John Hunt [ĝon hant], angla profesia oficiro. Hunt agadis konforme al zorgeme pripensita plano kaj zorgis pri harmonia etoso en la teamo. Ekzemple li igis ŝerpon Tenzing Norgay, kiu jaron antaŭe enkadre de svisa alpista ekspedicio atingis 300 m antaŭ la supro mem, plena membro de la alpista teamo — granda diferenco disde la aliaj ekspedicioj, kiuj traktis la ŝerpojn nur kiel anojn de servista klaso.

La itinero de la unuaj surgrimpintoj de Everesto pasis tra glaciiĝinta akvofalo Khumbu, tra okcident-kaldronvalo, tra la Lhotse-muro ĝis la suda selo kaj de tie tra la sudsupro ĝis la ĉefsupro — poste nomata “normala vojo” al la montosupro Everest. La ekspedicianoj Charles Evans [ĉalz evanz] kaj Tom Bourdillon [tom burdilon] grimpis la 26an de majo de la suda montokresto ĝis la suda supro kaj observis la lastan eĝon al la supro Everest. Ili staris antaŭ la klasika dilemo: ĉu ataki la supron aŭ reveni? Surgrimpi la supron ili eble sukcesus, sed ĉu ili povus reveni? Fine ili decidis reveni. Poste provis surgrimpi Evereston Hillary kaj Tenzing. Ili ambaŭ starigis sian tendon en alteco de 8480 m kaj la sekvan matenon atingis la sudsupron je kelkaj horoj pli frue ol iliaj antaŭuloj. Hillary kaj Tenzing havis ankaŭ abunde da oksigeno je sia dispono. Post supervenko de montŝtupo, kiu poste estos nomata “Hillary-ŝtupo”, ili atingis la 29an de majo 1953 je la 11.30 horo la plej altan punkton de l’ tero, la supron de Monto Everest (8848 m).

“Himalaya Trust” de Sir Edmund Hillary

Sekve de sia sukceso surgrimpi Monton Everest, la naskita en 1919 en Auckland (Nov-Zelando) kaj laŭprofesie abelbredisto Edmund Persival Hillary ĝuis tutmonde plej altan popularecon. Li ricevis la britan nobelan titolon “Sir” (kavaliro). Kiel plua kulmino en lia vivo menciindas ankaŭ la unua post 1912 sukcesa ekspedicio al la suda poluso, okazinta en la periodo 1955 – 1958.

Hillary multe profitis sian popularecon por bonfaraj celoj. Li fondis ankoraŭ fine de la 50aj jaroj “Himalaya Trust”, mondampleksan organizaĵon kun celo stimuli projektojn el la sferoj instruado kaj sanprizorgado en la regiono Khumbu ĉe la piedoj de Everesto. Al la modela subteno de “Himalaya Trust” estas ŝuldata la nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio. La konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato kaj forta malpliiĝo de la tro alta infanmorteco.

La fondaĵo konstruigis du lernejojn, unu el ili en Khumjung je alteco de 3800 m super la marnivelo. Unu el la finstudintoj de la unua lerngrupo Ang Rita hodiaŭ estas direktoro de “Himalaya Trust” en Nepalo. Tiuj lernejoj estigis intertempe la fundamenton por ke multaj junaj homoj el Khumbu studu en Kathmandu aŭ eksterlande.

La du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono. Ekzemple la malsanulejo en Khunde servas ankaŭ al ĉiuj alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano, vundiĝoj kaj aliaj suferoj.

Evgeni GEORGIEV

Simbolo de la alpisma ekspozicio “La montaro vokas!”

Sir Edmund Hillary.

Hillary manpremas kun Wolfgang Nairz, unua aŭstra konkerinto de la montpinto Everest (1978-05-03).

Hillary kaj la aŭstra ekstrem-paraŝutisto Felix Baumgartner.