Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
La fonemo R apartenas al la likvidoj; la fonemo Ĥ al la velaroj. Estas nenia simileco inter ambaŭ. La franca lingvo konas la fonemon R, kiu estas tre ofta. Sed tute ne la fonemon Ĥ, kiun plejparte la franclingvanoj eĉ ne kapablas prononci. En mia artikolo “Sinjorino Le secrétaire” (MONATO, 2000/6, p. 16), ne mi, sed nur la redakcio de MONATO respondecas pri la fantaziaj misprononcoj Carrère [kaĥeĥ], Catherine [katĥin], Gérard [ĵeĥaĥ], kiuj havas nenian rilaton kun la veraj prononcoj. Ĉi tiuj estas [karér, katrín, ĵerár]. Ankaŭ Hélène estas [elén], kaj ne [helén]. Mi supozas ke germanoj ne konfuzus “Art” kun “acht”. Same en franca lingvo, krom tio, ke la prononco de “acht” (ok) ne povas ekzisti en franca.
André CHERPILLOD, Francio