Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Fantaziaj prononcindikoj (3)

Principe estas bone de MONATO fonetike redoni ekzemple nomojn de personoj. Tamen, mi volas, pro multjara sperto, akre protesti kontraŭ la prononcindiko pri la du lastaj literoj “-er” en germanlingvaj nomoj kiaj ekzemple Haider kaj Hundertwasser. Krom tiuj nomoj, mi ofte aŭdis kaj korekte prononcis la familian nomon Ernstberger aŭ la nomon de konata aktorino Senta Berger. Plue, la stratnomon Alsenberger laŭlonge de mia loĝdomo. Imagu, se mi elparolus tiujn nomojn laŭ la direktivoj en MONATO: Hajda, Hundertvasa (mi volas trinki vasa anstataŭ Wasser = akvo), Ernstberga, Berga, Alsenberga, ktp. — tiam la aŭskultantoj kapskue ridus. Absolute ĉiuj germanlingvaj nomoj kiuj finiĝas per la literoj “-er” estis kaj estas ĉiam prononcataj tutsimple kiel ili estas presitaj, nome kiel -er. Mi demandas, per kiu argumento iu volas ĉi-okaze defendi la literon [a] anstataŭ la objektive ĝustan [er] kiel prononcon? Fantazio estas bonega eco, sed ĉi-okaze temas pri fakto.

Bertil ENGLUND, Germanio

Kvankam laŭ norma prononco de la germana lingvo la menciitaj nomoj efektive finiĝas per -er, necesas konstati, ke en praktiko granda parto de la germanlingvanoj, precipe en Aŭstrio, elparolas ilin kun fina -a. (red.)