Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Karesado

Fiere polo prezentas sian filon al hispano: “Jen mia filo Tomaŝ. Lia karesa nomo estas Tomek!” Demandas la hispano: “Kaj la malkaresa?” (vera rakonto el KCE)

Medicino

Bone, ke vi ne aŭdas tiujn vortojn de kirurgo, dum ŝi aŭ li operacias vin:

“Ne verŝu mian kafon sur la pacienton!”

“Tus! Tus! La purigisto ne faru tiom da polvo!”

“Denove tia stranga vermo...”

“Tiu nigra ŝlimo devas esti la reno!”

“Nebone, ke mi ĵus drinkis tiom da viskio!”

“Mi tiom ŝvitegas, ke daŭre falas gutoj en la ...”

“Fi-kato! Tuj reportu tion!”

“Ĉu vi sciis tion? Ĝis nun nur du homoj travivis tiun operacion!”

“Jam kvin minutojn mi serĉas la pinĉilon!”

“Fuŝ! Denove mi kunkudris la falsan!”

Werner KLAG