Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Rideto

En pluraj civilizitaj landoj oni nun diskutas la problemon, ke medikamentoj estas tro multaj kaj tro kostaj. Jen, kiel solvi tiun ĉi problemon:

Mi vekiĝas en klinika ĉambro. Malbone mi dormis, la kapo doloras. Ekstere pluvegas, estas malvarme. Kvankam mi petis kroman lankovrilon, mi frostetas kaj havas malvarmajn piedojn. Same okazas al mia litonajbarino.

La eniranta flegisto montras acidan mienon. Malgaje li plenumas siajn devojn, nek deziras “bonan matenon” nek demandas ion. Strange! Kio okazis? Ĉu iu ĉagrenis lin? Eble lia edzino, eble la infanoj aŭ gekolegoj. Li, juna, belstatura, ŝercema, kutime afabla kaj bonhumora, ne estas rekonebla.

Envenas juna kuracisto. Hieraŭ li afable konsolis min, dirante ke dum la plej venontaj tagoj mi povos iri hejmen. Kaj nun? Same acida vizaĝo, nenia “bonan matenon”. Senparole li malaperas.

En la sama momento envenas juna flegistino. Ankaŭ nenia saluto, eĉ ne inter ili. Mute ŝi denove malaperas, sekvante la kuraciston. Kvar aliaj el la dungitaro same kondutas. Mia najbarino kaj mi silente okulumas: ĉu ni toleru tion?

Post unu horo malfermiĝas la pordo, videblas la profesoro. Li estas ne nur afabla kaj simpatia homo, li ankaŭ ridetante deziras al ni bonan matenon. En la sama momento heliĝas la ĉielo kaj la suno brilas en nian ĉambron. Ni ĝoje kaj kontente reciprokas lian deziron. Hodiaŭ ni ne plu bezonos medikamenton!

Mi decidas, ne toleri tian konduton. Gunter, la flegisto, estas mia unua viktimo. Mirigite li rigardas min kaj hontante neas malbonan humoron. Verŝajne li tuj informas la gekolegojn. Unu post alia ridetante petas komprenon kaj pardonon.

Hodiaŭ estas dimanĉo, mia lasta tago en la kliniko. La suno brilas, sed ankaŭ brilas la vizaĝoj ĉirkaŭ ni. Ni ne povas plendi, ĉiuj komprenis la lecionon, ke ridetoj estas plej bonaj medikamentoj. Dankon, gekaruloj.

La supon, kiu estas iom tro salita, mi tamen manĝas kun rideto.

Elfriede KRUSE (ĉambro 331)