MAUL Stefan
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Nun ni do konas la kompletan kodaron de la homaj genoj, la scienco povas “legi” ilin — kaj ekspluati. Entuziasme oni festis tiun ĉi sukceson de la 26a de junio 2000 kiel daton historian, histerie parolis pri revolucio, kiu tiom drastege ŝanĝos sciencon kaj ekonomion, ke moralaj skrupuloj kaj ties protagonistoj perdos spirpovon. Ĉiuj homaj genoj nun estas je dispono de scienco, sed precipe de tekniko kaj do ekonomio kaj komerco. Fine ja ne estis la lama “oficiala” scienco, kiu unua majstris tiun ĉi defion, sed sciencisto iĝinta komercisto, Craig [krejg] Venter kun sia eta firmao Celera — triumfo de privata entreprenemo.
Jen manifestiĝas tendenco, pri kiu jam delonge (plej malfrue ekde la sukcesaj eksperimentoj de klonado) avertas moralistoj: genoj ne tiom interesas sciencistojn kiom komercistojn, ĉar per gentekniko oni povos grandioze negocadi kaj gajni gigantajn profitojn, ekzemple per novaj medikamentoj kaj patentoj pri novaj metodoj en diversaj agrikulturaj kaj industriaj sekcioj. Oni tuj ankaŭ trovis loge afiŝeblan nomon por tio: nov-scienco. La mesaĝo estas klara: kiel per tiel nomata nov-komerco ankaŭ per nov-scienco vi povos gajni monon, monon, monon.
Do oni devis supozi, ke tuj la valoroj de akcioj de ĉiaj firmaoj, entreprenoj kaj kompanioj, kiuj en siaj nomoj havas la vortelementon “gen” aŭ “biotek” kaj simile, saltos supren ĝis ĉielo. Oni ja scias, ke financ-ĵonglistoj tutmonde jam longe antaŭe flaras estontajn tendencojn kaj scias, kio promesos novajn gajnojn. Sed, tute strange, la financmerkatoj spite al entuziasmo kaj histerio pri “nov-scienco” restis retenemaj, trankvilaj, preskaŭ ignoraj. La borsoj reagis treege modere.
Kio okazis? La historia dato estis iom nekonvena, ĉar oni ĵus estis pli kaj pli perdanta la fidon pri la alia granda espero de profitemuloj: la jam menciita “nov-komerco”. Kio ĝi estas? Per tiu ĉi moda termino oni priskribas ĉion ligitan al moderna komunikado, precipe interreto, kaj la grandiozaj ekonomiaj eblecoj, kiujn ĝi ofertas. Akcioj de ĉiaj tiuspecaj entreprenoj antaŭ kelka tempo saltegis supren, sed ĝuste nun ili falegas, kraŝas suben, la unuaj bankrotoj kaj ruiniĝoj okazis mallonge antaŭ la historia gen-dato.
Ĉu do temis nur pri iluzioj? Ne, sed en histeria entuziasmo pri nov-komerco oni perdis aŭ forgesis ekonomiajn virtojn, precipe ke bazo de bona komerco estas konvinka ideo. Ne sufiĉas, simple instali en interreto iun vendejon kun belsona nomo; necesas ankaŭ bonaj produktoj, kiujn homoj vere bezonas kaj do aĉetas. En nov-komerco nun do revenas la malnovaj, tradiciaj virtoj, kiaj la tute banalaj pacienco, respondeco, bona kvalito, solideco. Transvivos en Interreto tiuj komercistoj, kiuj negocas laŭ tiuj ĉi principoj.
La hezitemo pri gen-teknika komercado fontas tamen ne nur en tiu ĉi sperto pri tro furora kaj tro blinda fido al pridubinda nova ekonomia sekcio, sed ankaŭ en grava diferenco. Pri novkomerco ŝtataj instancoj povis esti relative liberalaj, eĉ indiferentaj — tia komercado estas tute privata risko, kiu ne tuŝas ŝtatajn interesojn, aŭ almenaŭ ne rekte. Sufiĉas starigi leĝajn aŭ eĉ nur preskribajn kadrojn, ene de kiuj povas evolui tia ekonomio.
Iom aliaj konsideroj validas por genteknologio kaj sekve do por “novscienco”. Ĝi enhavas riskojn, problemojn, angorojn kaj precipe etikan dimension, ĉar ĝi povus endanĝerigi homojn kaj homajn rajtojn, kiujn devas laŭdifine protekti ŝtatoj. Por ke ne okazu teruraj kaj terurigaj devioj en tiu ĉi nova sfero de homa vivo, ŝtatoj kaj superŝtataj instancoj devas zorgi kaj certigi, ke oni ne aplikas genteknikojn kontraŭ individuaj kaj kolektivaj interesoj de homoj.
Ne estas troigo, se oni komparas genteknologion kun atomenergio: ambaŭ povas alporti benojn, sed ankaŭ detruojn. Jen do granda defio de ŝtatoj, leĝdonantoj, internacia juro kaj multaj aliaj respondeculoj pri bonfarto de la homaro. Gen-tekniko sen gen-etiko povus konduki al katastrofo.
Kiom malfacila kaj komplika estas la afero, montras la disputoj ekzemple inter Eŭropa Unio (EU) unuflanke kaj Usono kaj Monda Organizaĵo pri Komerco (MOK) aliflanke pri ŝajne malpli danĝeraj genteknike modifitaj produktoj, nome nutraĵoj. Nur 18 gen-produktoj ĝis nun estas permesitaj en EU, kvin EU-ŝtatoj krome haltigis importadon de jam permesitaj gen-produktoj. Laŭ freŝaj opinisondoj 60 % de la EU-civitanoj rifuzas manĝi genteknike manipulitajn nutraĵojn, kaj pli ol 80 % sentas sin ne bone informataj pri gentekniko.
Tio alarmis la EU-komisionanon pri protektado de konsumantoj, David Byrne [dejvid bern]. Kun sia kolegino respondeca pri mediprotektado, Margot Wallström [valstrem], li nun volas elmontri “politikan gvidoforton” kaj ellabori preskribojn, kiuj kontentigos kaj konsumantojn kaj industrion. Tio signifas, ke ili riskas konflikton kun pluraj EU-ŝtatoj kaj partoj de Eŭropa Parlamento, ĉar la komisionanoj volas plirapidigi la permes-proceduron ankaŭ sen novaj preskriboj, por tiel eviti daŭran konflikton kun Usono kaj MOK.
En tiom komplika situacio ne estas do mirige, ke pri “nov-scienco” hezitas ne nur moralistoj sed ankaŭ realismaj financ-ĵonglistoj.
MAUL Stefan