MAUL Stefan
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Fine Germanio reformas sian impost-leĝaron, kiu jam de multaj jaroj estis eksmoda, malekvilibra, ĥaosa, tro komplika kaj precipe nejusta. Tiun ĉi reformon oni dankas precipe al du politikistoj: financministro Hans Eichel [ajĥel] kaj kanceliero Gerhard Schröder [ŝredr]. Tamen, bedaŭrinde, ĝi ne estas unuavice majstroverko leĝdona sed nur taktika.
Reformi leĝojn pri impostoj urĝis jam de pli ol dek jaroj, sed en antaŭaj elektoperiodoj la partipolitika konstelacio ĉiam malhelpis realigon de tia reformo. Du antaŭuloj de Eichel estis kristansociala Theo Waigel [teo vajgl] kaj socialdemokrata Oskar Lafontaine [lafontén]. Waigel, kiun oni ankoraŭ bone memoras kiel ĉefan “motoron” por enkonduki solidan eŭron, fiaskis kun siaj reformproponoj kaj pro rezisto en la propraj koaliciaj partioj kaj pro rifuzo de la tiama opozicio socialdemokrata. Fakte lia projekto estis relative malbona kaj ne taŭgis por majstri la defiojn de nuna ekonomio. Simile Lafontaine fiaskis kun siaj planoj, ĉar ili estis tro “socialistaj” ne nur por granda parto de la nun reganta socialdemokrata partio sed precipe por ties kanceliero, ĉar Schröder estas tre favora al industrio. Lafontaine rezignaciis kaj, sen iu antaŭa averto, demisiis kaj kiel financministro kaj kiel ĉefo de la socialdemokrata partio.
La kanceliero vokis sur la vakan postenon de financministro Eichel, kiu ne havas la karismon de Lafontaine, sed estas bona fakulo. Ene de nur kelkaj monatoj li ellaboris sian reformprojekton kaj invitis la opoziciajn partiojn al komuna diskutado, bone sciante, ke li ne sukcesus realigi reformon sen la helpo de kristandemokrataj partioj, laŭ la nuna konstelacio en la du ĉambroj, federacia parlamento kun plimulto de regantaj partioj socialdemokrata kaj verdula kaj ĉambro de (federaciaj) landoj kun plimulto kristandemokrata.
Sed ne estis la plej konvena momento por komuna kaj harmonia realigo de tia reformo, ĉar la kristandemokrata partio, skuita kaj skuata de skandalo pri la eksa partiestro Helmut Kohl [kol] kaj liaj kontraŭleĝaj kaŝaj kasoj, havis du tute novajn, parte nespertajn gvidantojn: partiestron Angela Merkel kaj ĉefon de la parlamenta frakcio Friedhelm Merz [fridhelm merc], kiu — kiel Eichel — estas kompetenta impostfakulo, sed havas nenian karismon kaj absolute ne oratoran talenton. Tamen ambaŭ, sciante pri sia forta pozicio en la reformbezono, volis gajni poentojn kaj do ne simple akceptis la proponojn de la ministro. Ili volis havi la triumfon, ke la ministro devos cedi al iliaj postuloj, kvankam la pozicioj de ambaŭ partioj ne estis tro disaj. Precipe Merz blokis ĉion kaj esperis, ke la ministro fiaskos en la dua ĉambro kaj post la someraj ferioj devos akcepti la modifproponojn de la opozicio.
En tiu ĉi situacio vekiĝis la potencinstinkto de la kanceliero, kaj per lerta kaj ruza marĉandado li sukcesis “subaĉeti” (kiel nun diras la opozicio) la registarojn de kvin federaciaj landoj, donante jen bombonon, jen miliardon, jen promeson — kaj la majstroverko de taktiko sukcesis: ankaŭ la dua ĉambro akceptis la reformproponon, kun la voĉdonoj de kelkaj kristandemokratoj. Ties gvidantoj Merkel kaj precipe Merz pro sia evidenta miskalkulado grandioze malvenkis kaj rikoltis mokon kaj kritikon. Ĉu ili elsaviĝos post tia sortobato, tio ne estas tute certa.
Tamen, eĉ se la reformo estas majstroverko de partipolitika taktiko, ĝi bedaŭrinde tute ne estas majstroverko kiel leĝo mem. Efektive, la opozicio havis plurajn pravajn obĵetojn, el kiuj kelkaj eniris la definitivan reformon — kaj tiel ja la registaro povis logi plurajn kristandemokratojn en la dua ĉambro. La leĝoj restas komplikaj, ne facile travideblaj kaj klaraj, burokrataj malhelpoj restas. Plibonigojn ĝuos tiuj, kiuj gajnas tre malaltajn salajrojn kaj, ĉe la alia ekstremo, la grandaj kompanioj. La plimulto de etaj kaj mezgrandaj entreprenoj kaj la metiistoj — spino de la germana ekonomio — ne ĝuos multajn avantaĝojn. Do oni jam povas antaŭvidi, ke post mallonga tempo oni denove “flikos” la impostleĝaron, por kaŝi truojn.
Aliflanke Germanio per tiu ĉi reformo regajnis reputacion, ankaŭ eksterlande, kaj estas pli bone preparata por la rapide kaj plene evoluanta tutmondiĝo. Kaj ĝia nuna registaro pruviĝis esti stabila kaj fidinda. Jen do granda kaj grava progreso kompare al la unua amatoreca jaro sub Schröder.
MAUL Stefan