Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IĈK-reguloj haveblaj al komercistoj

IĈK (Internacia Ĉambro de Komerco) eldonis, komence de ĉi tiu jaro, novan version de Inkotermoj. Tiu teksto estas regularo uzata en la tuta mondo de komercistoj, juristoj, transportistoj kaj asekuristoj por interkonsenti pri la samaj kondiĉoj en la kontraktoj subskribitaj.

Kiam iu firmao el Finnlando vendas siajn varojn al iu alia firmao el Brazilo, kiu pagas la transporton, la asekuron, kaj ĝis kie? Jen la demando, al kiu celas respondi Inkotermoj. Elektante unu el la 13 Inkotermoj, vendanto kaj aĉetanto certas pri ĉiuj kondiĉoj de la vendo.

Ekzistas kvar familioj de kondiĉoj, depende de la respondeco de la vendanto aŭ de la aĉetanto. La sola kondiĉo de la “E”-familio, “EXW”, precizigas la liveradon de la varoj fare de la vendanto en lia fabriko. La familio de “F”-kondiĉoj (FCA, FAS, FOB) postulas de la vendanto, ke li liveru la varojn al transportisto elektita de la aĉetanto. La familio de la “C”-kondiĉoj (CFR, CIF, CPT, CIP) precizigas, ke la vendanto devas zorgi pri la transporto dum la ĉefa vojaĝo, sed ne zorgas pri la asekuro de la varoj, nek pri la transporto post enŝipigo de la varoj en la ĉefan transportilon. Fine, la “D”-kondiĉoj (DAF, DES, DEQ, DDU, DDP) postulas de la vendanto, ke li pagu ĉiujn kostojn kaj portu ĉiujn riskojn pri perdiĝo de aŭ damaĝo al la varoj ĝis la lando de la aĉetanto.

En la revizio 2000 ne estas grandegaj ŝanĝoj. La lasta revizio, aperinta en 1990, kreis pli da novaĵoj.

La unua ĉefa ŝanĝo estas klarigo de la kondiĉo FCA: tiu, kiu ŝarĝas aŭ malŝarĝas la varojn, estas tiu, kiu posedas la taŭgan materialon kaj dungitaron por tio en la ejo antaŭvidita.

La dua rilatas al la dokumentoj. Tiu, kiu devas zorgi pri la administraj kaj doganaj formalaĵoj, estas tiu, kiu povas trakti tion plej facile: vendanto en sia lando, importisto en la sia (krom por EXW kaj DDP).

La tria grava ŝanĝo koncernas FOB, nun nur mara kondiĉo, kun transdono de la respondecoj “trans la pavezon de la ŝipo”. Jam FOB celis tiujn kondiĉojn antaŭe, sed multaj kontraktoj menciis malseriozajn tipojn de FOB (FOB fabriko, FOB iu enlanda punkto ktp.) Nun precizigoj estas sufiĉaj por eviti tion, espereble! Sed, malgraŭ la fameco kaj malnoveco de la principo de Inkotermoj, kelkaj eksportistoj aŭ transportistoj daŭre eraras kaj ne sekvas fidele la kondiĉojn menciitajn. Tiam povas okazi miskomprenoj, malfruoj kaj malkontento de la klientoj.

Tial kelkaj profesiuloj de internacia komerco konsilas preferi kelkajn kondiĉojn al aliaj, kutime malpli bone uzitaj. Ekzemple, oni preferu FCA fabriko al EXW, FCA flughaveno al CPT/CIP aŭ DDU, FCA deponejo de la ŝipkompanio al FOB aŭ CFR, DES al CIF. Tio ne signifas, ke tiuj Inkotermoj maltaŭgas, sed ke multaj misuzas ilin kaj tio povas kaŭzi problemojn dum la vojaĝo aŭ kun la kliento, se okazis miskompreno. La aliaj kondiĉoj proponitaj estas pli simplaj kaj malfacile konfuzeblaj. Dum la prilaboro de tiu ĉi revizio 2000, partoprenis unuafoje usonanoj kaj azianoj. Kampanjo por diskonigi Inkotermojn okazas nuntempe en Usono kaj ni povas esperi ke tiu ĉi versio estos vere uzata tutmonde.

Internacia, seppersona laborgrupo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) en la printempo de 2000 tradukis la anglan/francan originalon esperanten. La mallongigoj de la kondiĉoj (FOB, CIF...) restis, ĉar temas pri internacie akceptitaj esprimoj. Kiel en la originalo, estas por ĉiu kondiĉo mallonga (proksimume duonpaĝa) difino. Apud tiu difino aperas ankaŭ la anglalingva difino. Tiel eblas kompari ambaŭ versiojn (kaj eble iom plibonigi sian lingvoscion). Post la difino sekvas dudek eroj (similstrukturaj por ĉiuj kondiĉoj), en kiuj la devoj de la vendanto kaj de la aĉetanto estas detale klarigitaj.

Bruno FLOCHON

Inkotermoj 2000. El la angla tradukis IKEF. Eld. IKEF, Bruĝo, 2000. FEL estas la ĉefa distribuanto. 128 vinktitaj paĝoj. ISBN 92-842-1199-9. Prezo ĉe FEL: 19 eŭroj + afranko.