Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Escepto-recepto

Enhospitaliĝis la plej aĝa viro en la ĉina urbo Chengdu — 126-jaraĝa Zhao Bochuan. Kirurgoj ĉe la hospitalo unue ne volis operacii lin pri hernio, ĉar la paciento pezis malpli ol 45 kg kaj ne tre sanis. Finfine tamen ili konsentis, kaj la operacio sukcesis.

Laŭ sia legitimilo Zhao Bochuan naskiĝis en 1874. Vivante pli ol 100 jarojn kiel taoisto, li spertis tri malsamajn reĝimojn: la Qing-an imperion, la Respublikon de Ĉinio kaj la Popolan Respublikon de Ĉinio. Lia vivo-recepto: “Unue faru bonon al aliaj, due multe manĝu legomojn, trie trejnu vin por la sano.”

Sabeo FU/pg