Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IMPOSTOJ

Ĉu venos fino de la impostaj paradizoj?

La plej riĉaj landoj en la mondo urĝe postulis reformojn en 35 landoj kaj teritorioj, kiuj disponigas nepravigeblajn impostajn faciligojn.

Inter ili estas la britaj insuloj Guernsey [gensi] kaj Jersey [ĝesi] apud la franca marbordo kaj Man [men] ĉe la nordokcidenta marbordo de Britio.

En la listo estas ankaŭ landoj kiel Andoro, Monako kaj Panamo, britaj transmaraj teritorioj Ĝibraltaro kaj Montserato, kaj la troviĝantaj en la Brita Komunumo Bahamoj kaj Barbado. La ceteraj landoj havas asociajn ligojn kun Nederlando, Usono kaj Nov-Zelando.

Imposta konkurenco kaj malpura mono

La listo de landoj, kiuj disponigas favorajn impostojn, estas kunmetita de Organizaĵo por Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Kriterio estis aliro al la imposta konkurenco, kiu en tiuj landoj, laŭ opinio de OEKE, estas maljusta kaj nelojala: ili altiras tiamaniere homojn kaj kompaniojn, kiuj strebas ĉu forlavi “malpuran” monon, ĉu elturniĝi el la pagado de impostoj sur la ricevitaj enspezoj.

“Nia kampanjo celas certigi, ke la imposta pezo distribuiĝos juste, kaj ke la demandoj rilate al la imposta devontigo ne estiĝos ĉefloke dum la preno de decidoj”, tekstas la deklaro de OEKE. En tiu organizaĵo membras la plej bone evoluintaj industrilandoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kaj ankaŭ Japanio.

Al la landoj malobservantaj estas donita limdato ĝis la fino de la jaro 2000, por ke ili akceptu la de la OEKE proponitajn paŝojn, kiuj devas esti realigitaj ĝis la fino de la jaro 2005.

Sankcioj ankoraŭ nedifinitaj

Al tiuj, kiuj ne forigos la “damaĝajn trajtojn” el siaj leĝaj normoj, OEKE minacas uzi “defendajn paŝojn”. Kiaj estos tiuj paŝoj, en la deklaro ne estas menciite.

Unu el la landoj iniciatintaj la ofensivon kontraŭ la impostaj rifuĝejoj estas Francio. Ties registaro proponis enkonduki malpermeson de financaj operacioj kun la landoj, kiuj ne manifestos pretecon kunlabori en la batalo kontraŭ “forlavo” de malpura mono.

Dekomence la listo de la impostaj paradizoj estis multe pli longa, sed Bermudoj, Kajmanaj Insuloj, Kipro, Malto, Maŭricio kaj San-Marino antaŭ nelonge deklaris al OEKE, ke ili entreprenos ĉion necesan por meti finon al la damaĝa imposta praktiko.

Evgeni GEORGIEV

Ĝibraltaro estas en la nigra listo de OEKE