Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Aŭtoro: Roland Rotsaert

EŬROPA UNIO

Junuloj kaj lingvoj

Dum la pasintaj tri jaroj la Komisiono de Eŭropa Unio (EU) ellaboris aron da indikiloj, kiuj helpos taksi la kvaliton de la instruado en EU kaj en la baldaŭ aliĝontaj landoj. La raporto kun la indikiloj estis prezentita en junio 2000 dum kunveno de EU-ministroj en Portugalio kaj dum konferenco de eŭropaj ministroj respondecaj pri instruado en Rumanio.

La raporto estas destinita al fakuloj, sed la ero pri lingvo-instruado povas interesi larĝan publikon.

Lingvoj estas timigaj

Estas paradokso, ke nun en EU varoj kaj kapitaloj tute libere cirkulas, sed homoj kaj ideoj multe malpli. Laŭ enketo el 1997, junaj eŭropanoj, kiuj intencas studi aŭ labori eksterlande, plej timas la lingvoproblemon. Post la pligrandiĝo de EU tiu problemo ankoraŭ iĝos pli grava. Jen unu kialo, kiu instigis la Komisionon proklami la jaron 2001 “Eŭropa jaro de fremdaj lingvoj”.

Farante la raporton, oni konstatis, ke apenaŭ ekzistas fidindaj informoj pri la lingvokono de junaj eŭropanoj. Tion oni baldaŭ esploros; por la raporto oni kontentigis sin per la rezultoj de enketo el la komenco de 1997. Tiam oni starigis jenajn demandojn al 9 400 junuloj 15- ĝis 24-jaraĝaj en la tuta EU: — Kiujn el jenaj lingvoj (krom via gepatra lingvo) vi regas sufiĉe bone por povi konversacii per ĝi? — Kiujn (se iujn) lingvojn vi dezirus lerni? Eblaj respondoj estis la 11 oficialaj lingvoj de EU kaj “alian”, “neniun”, “mi ne scias”.

La grafikaĵo montras, por ĉiu lando, la elcenton de junuloj, kiuj asertas paroli minimume unu fremdan lingvon, kaj la elcenton de junuloj, kiuj ne deziras lerni fremdan lingvon. Atentu, ke la respondo al la unua demando montras nur la opinion pri la propra lingvokapablo, ne la realan lingvoscion.

Estas rilato inter la nombro de parolantoj de lingvo kaj la deziro lerni alian lingvon. En landoj kun ne vaste parolata lingvo (ekzemple: Danio, Nederlando, Svedio kaj Finnlando) oni scias kaj emas lerni fremdajn lingvojn; Grekio estas escepto. En landoj, kiuj apartenas al grandaj EU-lingvoregionoj (Germanio, Aŭstrio, Francio, Irlando) la bezono je fremdaj lingvoj estas malpli granda; Britio montras ekstreman malemon.

Flandrio

La raporto ankaŭ donas aldonajn informojn pri lingvo-instruado en kelkaj landoj. Elstara estas la situacio en Flandrio, la regiono de Belgio kie oni parolas la nederlandan lingvon. Ne nur junuloj, sed ankaŭ civitanoj de ĉiuj aĝoj vizitas lingvokursojn. En la lernejoj subvenciataj de la ministrejo eblas lerni 18 lingvojn. Aldone du registaraj kaj multaj privataj institutoj proponas kursojn.

Roland ROTSAERT

La teksto de la raporto (en angla lingvo: European Report on the Quality of School Education) konsulteblas je http://www.europa.eu.int/comm/education/indic/ (pr. 600 KB).

Sinteno al lernado de fremdaj lingvoj kaj memtakso de lingvokono ĉe junuloj 15-24jaraĝaj, 1997

Konas fremdan lingvon (%)

Ne deziras lerni fremdan lingvon (%)