Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

INTERRETO

Interreto senpage

Kvankam ankoraŭ ekzistas en Britio tradiciaj retservoj, kiuj postulas de siaj hejmaj uzantoj monatan kotizon – kiel ekzemple la veterano kaj iama pioniro Demon Internet (www.demon.net), kiu pagigas de siaj klientoj po 11,75 pundojn monate (ĉ. 19 eŭrojn) – hodiaŭ svarmas la “senpagaj” retservoj.

Iuj senpagaj retservoj pufigas sin kiel grandioze sukcesontaj interretfirmaoj de la “nova ekonomio” – kiel ekzemple Freeserve (www.freeserve.co.uk), kiu ekflosis kiel publika akcifirmao en julio kaj valoras nun 3 miliardojn da britaj pundoj (5 miliardojn da eŭroj) – sed multaj estas pli modestaj kaj celas pli precize difinitan publikon.

Inter la centoj da retservoj oni povas rekoni plurajn kategoriojn: lokaj retservoj, kiuj funkcias en nur unu urbo aŭ regiono kaj proponas lokajn informojn aŭ ian subtenon al la loka komunumo; kooperativaj retservoj, kiuj pretendas igi siajn uzantojn akcianoj kaj dividi kun ili eventualajn profitojn; retservoj lanĉitaj de vendejoj aŭ aliaj firmaoj kun konata nomo; retservoj, kiuj donas siajn profitojn al bonfaraj organizaĵoj. (Granda listo de ili estas ĉe www.net4now.com.)

Fakte la plej multaj retservoj simple revendas sub sia aparta nomo la servon de pli granda ret- aŭ telefon-firmao. Tial ne estas surprize, ke preskaŭ ĉiuj senpagaj retservoj proponas tre similan servon: oni ricevas retadreson, iom da TTT-spaco, kaj la eblon konektiĝi per telefonnumero, kies uzado kostas same kiel loka telefonalvoko. Kaj jen la ĉefa monfonto por la retservoj, ĉar la brita registaro (pere de sia telefonreguliga organizaĵo Oftel) fiksis proporcion de la prezo, kiun ĉiu telefonfirmao devas pludoni al la firmao, kiu proponas tian numeron: ĉiu retservo ricevas do 70 % de la telefonkostoj de siaj uzantoj, kaj tio sufiĉas por pagi la ĉiam falantajn kostojn de la bezonata aparataro, telefona kaj komputila.

Pagi per la telefonfakturo

Tiaj senpagaj retservoj ne estas do vere senpagaj: uzanto, kiu restas konektita al Interreto dum averaĝe unu horo tage, pagas por tio per sia telefonfakturo ĉirkaŭ 20 pundojn monate.

Tamen lastatempe la konkurenco en la plenŝtopita merkato, kaj eble ankaŭ la influo de Oftel kaj iuj premgrupoj (www.unmetered.org.uk), pelis kelkajn retservojn al eĉ pli alloga propono: la eblo konektiĝi per telefonnumero, kiu kostas neniom.

Kiel tio eblas, por la retservo? Estas pluraj respondoj. Iuj retservoj reenkondukis monatajn kotizojn: uzanto pagas fiksan sumon ĉiumonate, sed povas resti konektita dum laŭvole multe da tempo sen krompagi – alloga propono por tiuj, kiuj tre multe uzadas Interreton. Ĉe iuj retservoj la telefonado estas senpaga nur vespere aŭ semajnfine, kaj la firmao eble esperas, ke iuj uzantoj ne tro atentos pri tio kaj decidos legi siajn retpoŝtaĵojn ankaŭ en aliaj tempoj. Iuj retservoj esperas gajni monon per reklamado kaj per proporcio de la mono gajnata de retvendejoj, kiujn vizitas la klientoj. Kaj iuj retservoj estas proponataj de telefonfirmaoj, kiuj uzas Interreton por allogi klientojn al siaj aliaj komunikaj servoj: telefonado kaj kablotelevido.

Tute senpaga

En tiu lasta kategorio elstaras la firmao NTL, kiu proponas telefonadon kaj kablotelevidon en multaj partoj en Britio kaj en printempo 2000 surprizis la merkaton per sia anonco, ke ĝi proponos tute senpagan retservon (www.ntlworld.com): nenia monata kotizo kaj nenia pago por la telefonado.

Ne surprize, interesiĝo pri la servo estis tre forta, kaj NTL rikoltis kritikon pro tio, ke ĝi anoncis la servon longe antaŭ ol ĝi povis liveri ĝin al la plej multaj interesatoj. Interesatoj devas registriĝi ĉe la TTT-ejo de NTL kaj povas ekuzi la servon, nur kiam ili ricevas KD-on kun pasvorto. Multaj homoj, kiuj ŝanĝis sian telefonservon al NTL ĉefe aŭ nur pro la promeso pri senkosta retumado, amariĝis, kiam post multaj monatoj ili ankoraŭ ne ricevis sian KD-on. Tamen, inter tiuj, kiuj ricevis finfine sian KD-on, estas malmultaj plendoj: laŭ ĉiuj raportoj la servo funkcias tre bone – eble ĝuste pro tio, kiel oni asertas, ke NTL intence disvastigas la servon en paŝoj, por ke ĝi povu samtempe starigi la bezonatan retkapaciton.

Estos interese vidi, kiel fartos Freeserve kaj similaj firmaoj kontraŭ tia konkurenco. Investantoj iĝas pli kaj pli skeptikaj pri la kapablo de retservoj gajni monon per reklamado kaj retkomerco: nenio malhelpas aĉetanton iri rekte al la TTT-ejo de la fabrikanto, tiel ke la retservo ricevas nenion el la negoco. La akcivaloro de Freeserve jam falis de pli ol 920 en marto ĝis ĉirkaŭ 300 en aŭgusto, kaj la firmao ĵus anoncis jaran malprofiton de 61 milionoj da pundoj anstataŭ 27 milionoj, kiel planite. Dume, telefonfirmaoj kiel NTL havas enormajn rimedojn kaj la eblecon per siaj kabloretoj kombini la avantaĝojn de Interreto kaj televido por krei la estontajn vendokanalojn, kiuj verŝajne iam estos komerce multe pli gravaj ol Interreto.

Edmund GRIMLEY EVANS