Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Kiam el fariĝas en ...

Jam de pli ol du jarcentoj Irlando estas konata kiel lando de elmigrantoj. En epokoj de malriĉeco, multegaj trovis novan hejmon en landoj de la “Nova Mondo”. Sed lastatempe elmigrado fariĝis enmigrado. Kiel aliaj membroj de Eŭropa Unio, Irlanda Respubliko prosperas. Pro tio, kaj pro konstante kreskanta nombro da rifuĝintoj, azilpetantoj kaj tiel nomataj “ekonomiaj migrantoj” el diversaj regionoj de la mondo, Irlando ricevas ĉiumonate proksimume 1 000 petojn por resti en la lando.

En multaj aliaj ŝtatoj tiu ĉi kvanto apenaŭ rimarkindus, sed en relative malgranda insulo kia Irlando, kies loĝantaro plejparte homogenas, ĝi iom timigas la publikon kaj embarasas la aŭtoritatojn. Sekve, preskaŭ ĉiutage raportas amas-komunikiloj pri negativa reago kaj ksenofobio kontraŭ eksterlandanoj, precipe kontraŭ tiuj, kies haŭtkoloro nigras aŭ iom malhelas, ekzemple afrikanoj aŭ rumanaj ciganoj.

Atencoj

Trafataj estas ne nur azilpetantoj kaj rifuĝintoj. Minacate, nigraj aktoroj el Anglio, rolantaj en teatraĵo en Dublino, devis forlasi sian loĝejon. Malgraŭ tio, ke multaj enmigrintoj informas, ke ili estas afable traktataj en Irlando, okazis atencoj kontraŭ turistoj kaj homoj el EU-landoj laborantaj aŭ studantaj en la Respubliko. Tamen laŭŝajne kelkaj atakoj okazas por ŝtelado kaj ne pro ksenofobio.

Decaj irlandanoj esperas, ke negativaj sintenoj iom post iom malaperos, kiam la publiko estos alkutimiĝinta al la ĉeesto de fremduloj. Ili ne volas, ke evoluu flanke de mallarĝmensuloj rekta rasismo, kiu neniam funde fenomenis en Irlando.

Garbhan MACAOIDH

Cent mil bonvenigoj: tiel irlandoj salutas en la gaela lingvo vizitantojn kaj turistojn. Sed ne ĉiam temas pri bonvenigoj.