Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Malbona investo

Skandalon en Irlando kaŭzis la kandidatigo de iama juĝisto al la estraro de la Eŭropa Investobanko. La juĝisto, Hugh O’Flaherty [hju oflaherti], pasintjare eksiĝis kiel membro de la plej alta irlanda kortumo por eviti akuzojn, ke li kontraŭleĝe agis.

La juĝisto elprizonigis arkitekton kondamnitan al kvar jaroj en malliberejo pro trafik-akcidento. La arkitekto stiris sian novan sport-aŭton je 200 km/h tra laborista kvartalo, kiam li fatale trafis familion. La virino tuj mortis; ŝiaj filoj grave vundiĝis kaj ankaŭ ŝia edzo, kiu dum tri jaroj ne plu laboras kaj vivtenas sian familion per sociala monhelpo.

Sovaĝa

Dum neformala sesio de la kortumo O’Flaherty deklaris la punon “sovaĝa” (malgraŭ tio, ke li iam kondamnis junan heroin-dependulinon, kiu ŝtelis mansakon, al ses jaroj en malliberejo). La juĝisto aranĝis, ke la arkitekto — parenteze el riĉa, “bona” familio — estu liberigita post nur kvarono de la punperiodo.

Nun oni kampanjas por atentigi EU-parlamentanojn pri la netaŭgeco de O’Flaherty kiel irlanda reprezentanto ĉe la banko. Efektive pluraj membroj de la du regantaj partioj en la irlanda koalicio konsentas, ke la kandidatigo de O’Flaherty misas.

Garbhan MACAOIDH/pg