Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

Iom tro predikema romano

Kiom mi scias, Tolstoj estas ĉefe konata kiel aŭtoro de du tre ampleksaj, epose rakontantaj romanoj: Milito kaj Paco kaj Anna Karenina. En ambaŭ verkoj grave rolas ankaŭ sociaj rilatoj kaj kondiĉoj. Ĉar tre profunde Tolstoj estas ne nura rakontanto, sed minimume same forte lin tuŝis, ekzemple, la sorto de la viktimoj de l’ napoleona milito. Tion mi ĉiam tre admiris ĉe li. Sed en Resurekto, miaopinie, li rekte troigas; la aŭtora kunsento (kaj precipe lia kunsentigo) kun siaj rolantoj fariĝas predikado al la publiko. Kaj ĝenre ne por tio taŭgas la romano.

La unua ero de Resurekto estas bonege verkita: temas pri nobelo Neĥludov, kiu kiel ĵuriano ĉe proceso pro murdo rekonas en unu el la akuzitoj sian iaman amatinon Maslova. Siatempe en junula pasio, sen vera enamiĝo, li gravedigis ŝin kaj eble eĉ ne rimarkinte tion, postlasis ŝin, forirante al “adolta” vivo en la urbo. Ŝi estis forpelita, kaj fariĝis amistino, ŝajne iom libere – i.a. en hoteloj – laboranta. Dum la ĵuria kunsido oni faras eraran vortigon, kio kaŭzas ke, kvankam absolvita pri la ĉefaj punktoj, ŝi, tamen, estos kondamnita al plurjara ekzilo en Siberio. Neĥludov konsciiĝas pri la maljusto farita al ŝi, kaj decidas “savi ŝin” per pentofara nupto. Sed Katjuŝa Maslova rifuzas edziniĝi al li.

La tuta romano efektive estas unu violenta J’accuse kontraŭ la maljusta justicosistemo de l’ carisma Ruslando. Tolstoj ĉiupaŝe kaj ĉiurimede pentras al ni la sensistemecon de l’ justico, la nekompetenton de la juĝistoj, la kruelecon de la plenumantoj de la punoj ktp. Elstaras en lia teksto ĉefe la senkulpe malliberigitaj viktimoj: foje simple erare kondamnitaj – pro hazarda preterdormo de l’ trafa momento dumprocesa fare de defendunta advokato, pro misatento de juĝisto, kiu jam anticipas la poste okazontan regalon ĉe amiko, pro kio ajn; foje temas pri homoj, kiujn oni laŭjure kondamnis, sed kiuj montriĝas esti eĉ pli senkulpaj viktimoj: homoj batalantaj por libereco de parolo, por la rajto kune legi la evangelion sen popoj, kiuj devige klarigas la malnovajn tekstojn en senco patrujame dezirata ktp. Precipe kolerigas Tolstoj-n la fakto, ke multe da tiaj maljustaĵoj estas farataj ĝuste nome de la evangelio: p. 111/112 estas citinda ekzemplo de tia prediko kontraŭ la tuta Ortodoksio.

Neĥludov mem restas strange senaga, kvazaŭ nura spektanto pri ĉio misa. Estas kvazaŭ Tolstoj, elektinte sian celon (akuzi kaj kondamni la misan justicosistemon) forgesis, ke en romano ankaŭ agado estas bonvena.

Kaj tamen mi tute ne opinias malŝparo de tempo legi ĉi verkon. Male: ĝia bildo pri la homa suferado, pri la misaĵoj mem kaj pri la homa vivo en si mem estas sufiĉe honesta por resti interesa ĝisfine, kaj bedaŭrinde, se juĝi laŭ tio, kion oni legas ĉe ni en la gazetaro de okcidenta Eŭropo, ankoraŭ ne sufiĉe pliboniĝis la situacio. Sed espereble pri tio malpravas la raportaĵoj.

Detaleto interesa min trafis je komparado de p. 19 kaj p. 72: ŝajnas, ke oni tie “tagmanĝas” ĉirkaŭ la 17:30; ĉe ni oni nomus tion vespermanĝo.

Mi ne povas preterlasi la okazon iom atentigi pri la uzita lingvaĵo. En Resurekto la postparolo, kiun promesas noteto je p. 2, bedaŭrinde mankas. Sed pli gravas kelkaj stilaj apartaĵoj, kiuj eble, je la unua renkontiĝo, efikas iom “ruseske”, sed ripetiĝante ĉiam kaj ĉie iĝas vere tedaj: la homoj iras “en ĉapelo”, “en kresposimilaj ĉapoj”, “en kaskedoj” – kial ili ne simple havu tiujn surkape? Ankaŭ plurfoje ĝenas la frazkonstruo, kiun ni konas kiel “slavismon”: ekzemple, p. 333: “Kvare, tiuj homoj estis perforte kunigataj kun ekstreme perversigitaj de la vivo (kaj precipe fare de malliberejoj mem) malĉastuloj, murdistoj kaj maliculoj, kiuj efikis, kiel gisto al pasto, al tiuj homoj ankoraŭ ne plene perversigitaj de la antaŭe aplikitaj rimedoj.” Tian frazon oni devas minimume dufoje relegi antaŭ ol tragluti ĝin. Temas pri “malĉastuloj ekstreme perversigitaj de la vivo...”.

Sed tiaj ĉi makuletoj ne retenu vin de plezura legado de tiu ĉi Resurekto!

Gerrit BERVELING

Lev Tolstoj: Resurekto. Eld. Sezonoj, Jekaterinburg, 2000. Prezo ĉe FEL: 26,20 eŭroj + afranko.