Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Malklariga mallongigo

En mia artikolo “Korczak ridetante”, tre mallongigita (MONATO, 2000/7, p. 8), ekestis kelkaj neklaraĵoj. La dua alineo devus komenciĝi per: “Nun la Pola Asocio je la nomo de Janusz Korczak kaj la Fondaĵo “Shalom” esperas omaĝi ...”. La nomo “Pola Asocio”, kiu troviĝis en la teksto, ne diras, pri kiu asocio temas.

Ĉe la fino de la sama alineo, en la frazo: “La projekto estas energie subtenata interalie de Gołda Tencer ...” devus esti aldonite: “kaj de la prezidantino de Pola Asocio je la nomo de Janusz Korczak, profesorino Jadwiga Bińczycka. La iniciaton patronas la edzino de la prezidanto de Pola Respubliko, Jolanta Kwaśniewska, konata kaj tre alte aprezata pro sia sukcesa agado favore al pluraj noblaj celoj, aparte favoraj al infanoj.”

Zofia BANET-FORNALOWA, Pollando