Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Estimataj gelegantoj,

fojfoje nia revuo, kvankam nur monata, estas pli aktuala ol ĉiutagaj amaskomunikiloj. Ekzemple jam en MONATO 4/2000 ni aperigis detalan artikolon pri la multfaceta dekstra ekstremismo kaj koncernaj perfortoj kontraŭ eksterlandanoj en Germanio (“Brutalaj dekstruloj”, p. 6-7), sed tiun ĉi temon germanaj ĵurnalistoj (kaj sekve ankaŭ alilandaj komunikiloj) kaj politikistoj malkovris kaj vaste traktis nur en somero ĉi-jara. Kaj ankaŭ tio okazis precipe nur pro la fakto, ke ĉe unu el la multaj perfortaĵoj la viktimoj estis rusdevenaj judoj. Pro bombatenco juna gravedulino perdis sian naskotan infanon, ĉar bomberoj murdis ĝin en ŝia sino. Tio do finfine vekis ankaŭ abomenon en germanaj politikaj kaj sociaj medioj kaj rezultigis vastan raportadon en amaskomunikiloj, kiuj subite ĉiutage informis pri dekstrulaj perfortoj, kiaj okazis samnombre ankaŭ dum antaŭaj monatoj. Sed tiam oni eĉ ne registris ilin, ĉar viktimoj estis kutime ja “nur” nigruloj aŭ azianoj. Nun tamen temis pri judoj, do anoj de etno, kiun plej kruele persekutis germana naziismo. Ĉi-okaze socio kaj politiko en Germanio estas tre atentemaj kaj sentemaj, multe pli ol rilate al aliaj etnoj, persekutataj nun de dekstruloj. Sed povas esti, ke intertempe la ekscitoj jam pasis, ke la problemo jam malaperis el germanaj fraplinioj, kiam vi legas tiujn ĉi liniojn, ĉar fine germanojn tamen multe pli interesas problemoj pri impostoj kaj pensioj ol tiuj de angorantaj eksterlandanoj. Pri la viktimoj mem, cetere, oni diskutis nur malmulte.

Sincere via Stefan Maul