Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

In-forme

Bluokula blondulino, kiu aŭskultas klasikan muzikon kaj kanzonojn de Elton John [ĝon]: jen — laŭ enketo inter pli ol 300 virinoj inter 16 kaj 29 jaroj — tipa litova junulino. La plej maltipa estas cindrahara virino kun helgrizaj okuloj. La virinoj plejparte preferas nigrajn aŭ blankajn subvestaĵojn, kiujn ili elektas ĉefe laŭ stilo.

Laŭ 29 % de la virinoj plej kortuŝas klasika muziko. Ĉiu kvina virino elektis tamen rok- aŭ pop-muzikon, ĉiu deka ĵazon, bluson aŭ elektronikan dancmuzikon. Inter kantistoj elstaras Elton John, inter grupoj “Enigma”. Inter litovaj kantistoj menciiĝis Julio Iglesias.

LAST

Tipaj litovinoj estas bluokulaj blondulinoj, kiuj preferas aŭ nigrajn aŭ blankajn subvestaĵojn.