PEJNO Simono
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Juĝante laŭ la kvalito de la novdataj artikoloj “El mia vidpunkto”, kiuj nun regule aperas “neplume” de Stefan Maul, oni povus supozi, ke rilate esperantistojn la respondo al la supra demando evidente estu glata “jes” — almenaŭ se oni komprenas “miskomprene” kiel “miskomprenaj”. Nome la miskompreniga el-mia-vidpunkta artikolo de ĵusa aŭgusto provizore konsistigas la apenaŭ supereblan kulminon de la bedaŭrinda tiurubrika degenero, kaj ĝia enhavo vere neniel kontribuos al la antaŭmorta klerigo de iuj esperantistoj.
Antaŭepoke oni ricevis ĉi-loke ekskluzive tekstojn de ĵurnalisma profesiulo, eĉ se estantajn opiniecaj, ĉiam baziĝantajn sur faktoj kaj sanmensa argumentado. Tamen laŭŝajne nun cedas MONATO la scenejon al la misinformaj napokapaĵoj de ĵurnalismaj amatoroj fanatike delirantaj kontraŭ la angla lingvo. Ĉi-okaze la aŭtoro kulmine dum sia malplenbarela bruado publike riproĉas al ĉiuj registaroj de la mondo esti “stultuloj kun konservativaj, ksenofobiaj, partipolitikaj principoj”. Alivorte el platformo por fidindaj ĵurnalismaĵoj fariĝas speco de Hajd-Parka parolangulo por ĉiuj frenezuloj de la Esperanto-movado.
Unue tute ne estas tiel, ke en la aviado oni parolas la anglan. Ĝuste estas, ke oni parolas tre specialan fakĵargonon konsistantan el amaso da mallongigoj baziĝantaj sur aro da anglaj fakterminoj. Kaj verdire mezuma anglo aŭ usonano komprenus preskaŭ nenion de la tre formala plene regulkonforma radiofonia konversacio inter la regturo kaj alteriĝanta aŭ deteriĝanta aviadilo Boeing 747. Ĉi-sence tute ne temas pri la angla kun ĝia amaso da idiomaĵoj kaj neregulaĵoj: temas pri tre preciza kaj formuleca faklingvaĵo de preskaŭ liturgia litanieco.
Pretere, tre simile statas pri la “ŝipa angla”. Ambaŭ anglaj ĵargonoj — ŝipa kaj aviadila — havas vere nenion ajn komunan kun la angla literatura aŭ normalparola lingvaĵo. Cetere, la plej konata vorto el tiu fakĵargono estas la vorto “mayday”, kiu estas torditaĵo el la franca kaj tute ne angla.
Sed ankaŭ la liveritaj priskriboj de la normala angla plume de la aŭtoro estas je mejloj maltrafaj. Lia strangega aserto, ke estas averaĝe kvin signifoj por ĉiu angla vorto aŭ inverse kvin vortoj por ĉiu signifo, estas simpla matematika stultaĵo. Evidente la aŭtoro kapablas nek nombri nek kalkuli averaĝojn. Aldone estas rimarkinde, ke rilate la eviton de vortaj plursignifeco kaj samsignifeco Esperanto vere ne estas planlingve pinta. Nur unusola mallonga nazumo inter la folioj de hazarde malfermita PIV tre klare elmontras tion.
Aldone la aŭtoro prezentas al ni la nefonetikecon de la angla skribo kiel ĝenon por la aviado. Unue neniu ajn nacilingva skribmetodo estas “fonetika”: temas maksimume pri “fonemeco”. Due, kial ĝuste la historia ortografio de la angla iel ajn ĝenu en la aviada radiofonio — afero pure parolada — supozeble por ĉiam restos sekreto komprenata nur de la polemikanta aŭtoro. Ankaŭ ne estas tiel, ke la angla lingvo danĝere detruas ĉiujn aliajn lingvojn. Homoj simple elektas la vortojn, kiuj plej plaĉas al ili — ĉu anglajn, ĉu ne-anglajn. La angla lingvo per si detruas nenion. Tute male. Oni povus argumenti, ke ĝi konstruas, liverante en preskaŭ ĉiuj fakoj multe da tre utilaj terminoj, same kiel Latino tion faris en antaŭaj epokoj. Nenio nova sub la suno.
Kulmine sen aldono de fontoj mencias la aŭtoro statistikajn ciferojn, kies kvalito je neniomo superas la ĉe ni iugrade popularan misaserton, ke du milionoj da homoj flue parolas Esperanton. Neniu el la aŭtore donitaj nombroj estas kredinda, kaj neniu el la aŭtore donitaj nombroj estas en la artikolo fonte iel bazata.
La aŭtoro aludas pri la plej grava akcidento en la ĝisdata historio de aviado kaj asertas, ke temis pri lingva miskompreno, kiu supozeble estus evitebla, se oni uzus Esperanton. Laŭ la aŭtoro Esperanto estus eĉ pli necesa ekde la rezigno pri helicoj kaj la enkonduko de jetoj. Rilate la aluditan akcidenton ĉio ĉi tute ne estas vera. Ĝi okazis en la jaro 1977 sur la flughaveno de Tenerifo rekte sur la alteriĝejo kaj estis — post ĉeno de misaĵoj — la rezulto de radiofonia misfunkcio pro du samfrekvencaj elsendadoj. Tute ne temis pri lingva miskompreno. De la regista frazo — “OK ... standby for takeoff ... I will call you” — do “Bone ... pretu deteriĝi ... mi alvokos vin”, alvenis ĉe la deteriĝonta aviadilo nur la unua vorto — “OK”. La cetero perdiĝis. Sekve de tio la flugmaŝino komencis deteriĝi kaj kraŝis en alian flugmaŝinon, kiu tre malfeliĉe hazarde ankoraŭ baris la vojon, ĉar ĝi maltrafis sian regture ordonitan elveturejon. En la tuta afero Esperanto neniel helpus kaj eble eĉ aldone malhelpus.
La vera kaŭzo de tiu akcidento kun 583 viktimoj estis la principa nefidindeco de la flughavene uzata radiofonia sistemo. Aldoniĝis tamen iugrade ankaŭ terminologia problemo: kelkaj oficialaj interŝanĝaj formuloj estas tro similaj kaj okaze de misaŭdo aŭ, kiel en Tenerifo, okaze de ĝenata komunikada kanalo povas esti miskomprenataj.
Mencii ĉiujn detalojn de la 15-paĝa raporto legebla interrete1, certe tro pufigus tiujn komentojn, do mi menciu nur la konkludon. Oni trovis, ke nepre necesas enkonduki aldonajn ne-parolajn rimedojn por signali al atendanta aviadilo permeson deteriĝi, ĉar telefonia nepaketbaza radiofonia komunikado ne estas samnivele sekura kiel multaj alispecaj tre bone funkciantaj iomete malpli antikvaj teĥnikaj radiofoniaj komunikadoj kun aviadiloj. Homparola informtransporta kanalo estas simple tro facile ĝenebla. Do la ĉi-rilataj eldiroj en la artikolo estas plene malĝustaj.
Lastvice la planlingvo Esperanto vere ne multe pli bone taŭgus por aviado ol iu etna senplana lingvo. Ĝi entenas konsonantojn por multaj homoj parole malfacile prononceblajn kaj aŭde malfacile distingeblajn. Mi citu nur la serion “kazo”, “kaso”, “kaŝo”, “kaĉo”, “kaĝo”, “kaco”, “kato”. Ankaŭ vortparoj kiel agordi/akordi, drinki/trinki, spuro/ŝpuro kaj similaj ne speciale helpas. Kulmine la normalokaze ege utila esperanta prefikso “mal-” en atmosfere distordata radiofonia kanalo fariĝus rekte katastrofiga. Evidente, se piloto konfuzus nur pro dummomenta prefikstrafa fado “maldekstren” kun “dekstren” — ho ve!
Sume oni konstatu, ke iuj eble iugradaj tamen neniel ĝisdate pruvitaj avantaĝoj de la enkonduko de Esperanto en la aviadon, estus pli ol nur kompensitaj de la estiĝanta lingva ĥaoso dum la transira periodo. Efektive la aŭtoro per sia tiom senpripensa kiom entuziasma strebo ĉi-terene enkonduki Esperanton invitas la tutmondan pilotaron al speco de komuna kamikazo.
Des pli malkonvene estus starigi iun priridindan politikan premgrupon pri ĉio ĉi. Cetere, ne malpli priridinda ol la primitivpropaganda eldiro de la aŭtoro, ke “ĉiuj raciaj, ne stultaj homoj konkordas, ke lingvo internacia, tutmonda, kiom eble plej klara, fonetika, relative facila kaj simpla estas nepre bezonata”. Fakto estas, ke la vere nepretervidebla plejmulto de la raciuloj de tiu ĉi mondo konkordas pri la preciza malo. Aŭ ĉu iu vere opinias, ke preskaŭ ĉiuj Nobel-premiitoj aŭtomate reenrubrikiĝu “stultaj” nur pro tio, ke ili hazarde opinias Esperanton nebezonata kaj la lingvon anglan internacie utila?
Ĉiuokaze, fronte al tiaj fanatikaj frapfrazoj kaj tuta amaso da misinformoj, oni rajtas demandi sin, kiu ĉi-rilate vere stultumas — la artikole atakataj anglemaj ne-esperantistoj aŭ la tiom feroce atakanta anglofobia aŭtoro. Laŭ mi la lasta tute urĝe bezonas buŝumon, antaŭ ol li per sia senbrida mordemo sukcesos neripareble damaĝi nian internacian reputacion.
PEJNO Simono