Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

TRADICIOJ

Bierlando Belgio

En Belgio estas multaj bierspecoj. Eĉ tiom multaj, ke ĉiutage en la jaro oni povus trinki aliaspecan bieron, ĉiufoje en speciala bierglaso!

Kial Belgio havas pli da lokaj (regionaj, urbaj, abatejaj) bierspecoj ol la najbarlandoj? Kaŭzoj por tio estas la kompleksa intermiksiĝo de klimataj, historiaj, mikrobiologiaj kaj eĉ burgundiaj faktoroj.

En la malvarma nordo de okcidenta Eŭropo simple kreskas malmulte da vinberoj. Tial en Belgio oni ĉiam sin dediĉis al la kultivado de grenoj. Speciale hordeo kaj tritiko bone kreskas sub tiu klimato.

Historio

En la mezepoko biero estis likva pano: manĝaĵo kaj trinkaĵo samtempe. La virino bakis panon kaj faris bieron.

La unuaj tavernistoj en siaj farmbienoj-bierfarejoj mem produktis bieron por vojaĝantoj, kaj la restaĵoj rezulte de tio servis kiel furaĝo. Abatoj plenigis sian kason per la biervendado.

Trinki bieron estis pli sekure ol trinki akvon, ĉar la boligo mortigis la bakteriojn. Do, ekde la 17a jarcento bierfarejoj kaj distilejoj fondiĝis en “Liberaj urboj” kiel Hoegaarden [húgarden] kaj Lembeek, kie oni ne devis pagi akcizojn.

La origino de multaj belgaj bierspecoj kaj ilia gustvarieco venas de la jaro 1364, en kiu la germana imperiestro Karlo 4a deklaris novan bierleĝon, la “Novus Modus Fermentandi Cervisiam” (Nova maniero fermentigi bieron). Laŭ ĝi la uzado de lupolo iĝis deviga en Brabanto. Kontraste al tio en graflando Flandrio, kiu estis sub la regado de franca reĝo, la bierfaristoj estis devigitaj uzi aliajn herbojn ol lupolo.

La uzo de lupolo plibonigis la bierkvaliton. Antaŭe estis nur spontanea kaj miksa fermentado (altaj gistoj kun bakteria flaŭro). La bakterian kreskon kaj do ankaŭ la difektiĝon specife bremsas lupolon. Tiel la pura gistflaŭro povis superregi kaj sekve pliriĉigi la guston, pro kio la gistaj bierspecoj iĝis tipe brabanta specialaĵo.

Certaj regionoj en Belgio havas propran, lokan mikrobiologian medion. Speciale en la valo de la rivero Zenne koncentriĝas “sovaĝaj gistoj” en la aero, kiel “Brettanomyces lambicus”, kiuj interalie mildigas la acidan guston.

Burgundio

La prefero de belgo bone manĝi kaj trinki trovas sian originon en la “Ora” 17a jarcento de Flandrio. Tiam pro la gusto ĉiu urbo havis sian preferon rilate proprajn herbomiksaĵojn aŭ “grion” (en kiu enestis i.a. miriko, rosmareno, koriandro, junipero, cinamo, anizo, kariofilo, salvio, laŭro). Ĉiu bierfaristo estis devigata aĉeti herbojn en la loka “herbodomo”.

En Bruĝo oni povas daŭre viziti la tiel nomatan Gruuthuuze kiel ekzemplon de la kreskanta urba povo, interalie akirita danke al la ekstraj akcizoj (ĝis 60 aŭ 70 centonoj de la urbaj enspezoj). Urboj kaj lokaj biergildoj reguligis la vendoprezojn, ingrediencojn kaj preparmanieron. Tiel la urba bierarto pliperfektiĝis kaj urbaj bierspecoj ekestis. Ekzemple, en Bruĝo en la 16a jarcento funkciis bierfarejo ’t Hamerken (la marteleto) — nun De Gouden Boom (la ora arbo), — kiu produktis la urbobieron Brugse Tripel (bruĝa triobla, t.e. trioble forta).

La termino Tripel estis en Bruĝo ĉefe uzata por indiki kutime palan bieron de 6 ĝis 9 alkoholgradoj. Hodiaŭ, Brugse Tripel estas unu el la maloftaj bierspecoj, kiu 3 jarojn sinsekve estis honorata per ora medalo de Monde Sélection, kaj ankaŭ per la trofeo de alta internacia kvalito. Karakteriza estas ĝia kremeca malto kaj mieleca gusto, kaŭzata de multe da alkoholo (9,5%), kun refermentado post enboteligo.

Ĉi-supraj elementoj klarigas la evoluon de la diversaj belgaj lokaj (regionaj, urbaj, abatejaj) bierspecoj, inter kiuj multaj unikas en la mondo kaj pro tio estas parto de la homara heredaĵo.

Superrigardo

Ĉi-sube vi trovas superrigardon de la plej gravaj belgaj bierspecoj, ordigitaj laŭ la fermentadprocedo: alta (aŭ varma), malalta (aŭ malvarma), spontanea kaj miksa fermentado.

Malalta fermentado:

Pilsena biero

Unuafoje produktita en Pilsen (Ĉeĥoslovakio, 1842), la pilsena biero aperis en Belgio ĉirkaŭ 1928, ankaŭ danke al la progreso de fridtekniko. Post jarcentoj de malhelaj (varme fermentintaj) bierspecoj, tiu orkolora (malvarme fermentinta) biero kun averaĝe 5 alkoholgradoj gajnis popularecon pro tio, ke ĝi malpli pezis, pro siaj klareco kaj sensoifiga efiko. Kune kun lupolo, la malalta temperaturo bremsas la bakterian kreskadon, pro kio la biero iĝas pli klara.

Tamen la sukcesplena ekflorado de pilsena biero estis ja mallongdaŭra, mezurita laŭ historia skalo. Nur kvardek jarojn poste, ĉirkaŭ 1968, la pilsenbiera konsumado en la belga merkato kulminis je 90 procentoj (la ceteraj 10 procentoj konsistigis specialan bieron). Ekde 1968 (la studenta revolucio) la specialaj bierspecoj ĝuas restariĝon sub influo de la pli kritikema konsumanto, kiu en mondo de gusto- egaliĝo kaj industriiĝo sin turnas al la gustvarieco de la naturo. Dudek jarojn poste, la speciala biermerkato triobliĝis kaj atingis 30 procentojn: la reveno de burgundaj biergustoj fariĝis fakto kaj ekspansias al la najbarlandoj de Belgio. Ankaŭ malaperintaj bierspecoj kiel tritiko- kaj herbobieroj (blankaj bieroj) reakiras intereson.

Alta fermentado:

Tiu ĉi “supre flosanta” varma (aŭ alta) fermentado havas pli fruktecan aromon ol la biero de malalta fermentado kaj estigas pli kompletan, pli dolĉan guston. Kontraste al la pilsena biero, fridinstalaĵoj ĉi-kaze superfluas.

Speciala belga tipo

La nomo “Spéciale Belge” estis unuafoje uzata fine de la dudekaj jaroj de 20a jarcento dum la ekfuroro de pilsena biero, referencante al la belgaj alt-fermentadaj bierspecoj kun ĉirkaŭ 5 alkoholgradoj, leĝere lupolizita kaj farita el helkoloraj maltoj de apudmaraj hordeoj. Populare oni ankaŭ parolas pri ambrokoloraj bierspecoj, el kiuj “Palm” estas la plej populara. Produktita laŭ la infuzmetodo, ĝi havas plenbuŝan, amardolĉan guston de malto kaj fruktecan aromon. La dua fermentado (aŭ maturiĝprocedo) fajnigas la guston kaj atribuas pli da mildeco al la biero.

Blanka biero (tritikbiero)

La origino de blanka biero estas ĉirkaŭ la 14a jarcento en Orienta Brabanto. Tritiko, aveno kaj betoj estas de plej frua epoko tie kultivataj en la grandbienoj.

Tiu intensa kultivado postulis multe da fortoj de homoj kaj ĉevaloj, ambaŭ tre soifaj post longa tago da peza laboro. En la grandbieno oni faris la sensoifigan blankan bieron el ĉirkaŭ 50 procentoj da nemaltigita tritiko, pro tio estas ties lakteca, natura malklareco. Aldono de fortaj gustigaĵoj kiel koriandro kaj kuracao estigis al la tritikaj bierspecoj herban kaj freŝan, acid-dolĉan guston. La plej konataj markoj estas interalie Brugs Tarwebier kaj Hoegaarden.

Trapistaj, abatejaj kaj monaĥaj bieroj

Trapista biero devas esti farita ene de la muroj de trapista monaĥejo kiel en Westvleteren. La nomo estas laŭleĝe protektata kaj havas kiel etikedon “authentic Trappist product´´(aŭtentika trapista produkto), kiu ankaŭ protektas aliajn trapistajn produktojn kiel ekzemple fromaĝon.

Abateja biero estis produktata ekster la monaĥejaj muroj sub licenco de monaĥeja komunumo. Ĝi ne estigis apartan bierspecon, kutime havas altan alkoholenhavon inter 6 kaj 12 gradoj, kaj povas esti blonda aŭ malhela, refermentinta en botelo kun amardolĉa, milde rostita gusto.

Ekzistas nur 6 abatejoj, kiuj solaj en la mondo rajtas produkti trapistan bieron. Unu situas en Nederlando (La Trappe), kaj la kvin aliaj en Belgio: Westvleteren, Westmalle, Chimay, Orval kaj Rochefort.

Pezaj, blondaj bieroj

Karakteriza pri la blondaj bieroj de alta fermentado estas la alta alkohol-enhavo (pli ol 6 procentoj). Arto kaj lerto kulminas en la “virtuozaj” bieroj kiel “Duvel” (diablo, 8,5 procentoj), nesuperita en ĝia speco. “Duvel”, refermentinta en botelo, havas fajrere oran koloron kaj abundan ŝaŭmkolon. La ekvilibro inter fajna aromo kaj subtila amareco donas al tiu ĉi biero unikan lokon en la riĉa belga biertradicio.

Britaj bieroj

Sub influo de ambaŭ mondmilitoj, belgoj ankaŭ ekkonis la anglajn, skotajn kaj irlandajn bierspecojn (elojn). Tipa por la multaj britaj bierspecoj estas “dry hopping” (oni aldonas freŝan lupolon dum dua fermentado). Pale ale, stout kaj scotch ale estas la plej konataj specoj.

Sezonaj bieroj

Origine saisons (sezonaj bieroj) estas faritaj en la riĉaj farmbienoj-bierfarejoj de Henegovio dum la vintraj monatoj, por ke oni post la maturiĝo trinku ilin dum la rikoltmonatoj.

Tipa por la sezonaj bierspecoj estas la alta pastotemperaturo de la malto, pro kiu ekestas ekstra nefermentigebla sukero. Post la ĉefa fermentado tradicie venas la varma fermentado kaj “dry hopping”. Fermentado en la botelo zorgas pri pli multe da karbondioksida gaso, kio kaŭzas pli refreŝigan kaj pikan guston.

Spontanea fermentado:

Lambikaj, geŭzaj kaj fruktaj bierspecoj

La nomo Lambiko referencas al la loko Lembeek sude de Bruselo, en la valo de la rivero Zenne. Tie en la aero flugas sovaĝaj gistoj kiel Brettanomyces bruxellensis kaj lambicus. Ili spontanee ĝermas en la sukerita maltpasto en malferma, frida kuvo, kiu troviĝas sub vento-trablova tegmento. Jam en la 16a jarcento oni skribis, ke Lambiko devas esti farata per nemaltiĝinta tritiko, aveno kaj hordea malto, kun aldono de plurjara (malpli amara) lupolo. La kombino de la spontanea gisto kun la ingrediencoj estigas al la Lambiko acidecan guston, kiu fariĝas pli milda, se oni lasas la bieron maturiĝi en kverkaj bareloj dum du someroj. Lambiko estas farata nur vintre, ĉar la somera varmeco kaŭzas tro multe da acidiĝo. Lambiko estas la baza biero por la produktado de geŭzaj kaj fruktaj bieroj. Aldono de freŝaj ĉerizoj (ĉirkaŭ 200g/litro!) aŭ framboj rezultigas fruktecan, pli dolĉan guston. Tradicia geŭza biero estas ĉiam produktata el 100 procentoj da Lambiko, dum “moderna” geŭzobiero devas enhavi nur parton de trijara Lambiko. La plej bona geŭza biero “de Boon” el Lembeek enhavas 85 procentojn da maljuna kaj 15 procentojn da juna Lambiko.

Miksa fermentado:

Sudflandraj ruĝaj bierspecoj

Tiuj ĉi brunruĝaj bierspecoj estas la rezulto de unika procedo de miksita fermentado — kombino de alta fermentado kaj bakteria flaŭro, kiuj transformas la organikajn acidojn kaj altajn alkoholojn al esteroj. Post la ĉeffermentado de la plej populara Rodenbach [ródenbaĥ], la biero maturiĝas dum 18 monatoj en kverkaj ujoj, el kiuj kelkaj aĝas pli ol 150 jarojn. Poste miksita kun juna biero, Rodenbach havas acid-dolĉan, kverkan kaj tre freŝigan guston kaj estas kvazaŭ la ruĝa vino inter la bieroj.

Pluraj el la bierfarejoj de tiu bierspeco estas senpage viziteblaj! Nepre informiĝu dum via vojaĝo en Belgio!

Lode VAN DE VELDE