Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Erupcias maltrankvilo

En marto pli ol mil homoj loĝantaj ĉirkaŭ la monto Usu (732 metrojn alta) en Hokkaidou devis fuĝi pro erupcio de la vulkano post 23 jaroj da silento. Ankaŭ hoteloj ĉirkaŭ la lago Touya, apud la vulkano, restis fermitaj. En julio erupciis Oyama, sur la insulo Miyake, kaj damaĝis rikoltojn. Same suferis turismo. Sammonate estis skuata najbara insulo Niizima pro tertremo kaŭzita supozeble de vulkana aktivado.

Japanio konsistas el vulkana arkipelago kun 86 aktivaj vulkanoj, kiuj dum la jarcentoj suferigis la popolon. Menciindas jenaj katastrofoj:

Jaro Monto Nombro de viktimoj
1792 Unzen-dake 150 000
1783 Asama-yama 1 151
1888 Bandai-san 461
1926 Tokati-dake 144
1958 Aso-san 12
1991 Unzen-Hugen-dake 43

La meteologia agentejo klasifikas 13 el la 86 aktivaj vulkanoj “plej aktivaj kaj ĉiam observendaj” aliajn 24 “aktivaj kaj erupciemaj”. Por prognozi erupciojn, universitatoj kaj aliaj esplor-institutoj uzas interalie satelitajn radio-ondojn por mezuri ŝanĝojn en la tero. Transruĝaj fotoj bildigas surterajn temperaturojn. Okaze de la Usu-erupcio la agentejo unuafoje flugigis senpilotan aviadilon por foti la krateron kaj kolekti gason.

Plue oni instalas ne nur sismografon sed ankaŭ aparaton por mezuri aertremojn. Ĉe montpiedo oni kolektas rokojn kaj cindrojn kaj ilin ekzamenas. Danke al tiuj klopodoj, la agentejo povas averti homojn pri eventuala erupcio.

La japanoj bone scias, ke ili naskiĝis sur vulkana arkipelago. Sed kiam ili aŭdas pri erupcioj kaj vulkanaj tertremoj, ili maltrankviliĝas. Ĉiu povos iam ajn fariĝi vulkano-rifuĝinto, ĉar ĉie troviĝas vulkanoj dormantaj aŭ aktivaj.

HORI Jasuo