Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Ne mortis mortiga malsano

Malsano de moderna japana socio estas tuberkulozo. Lastatempe oni raportis pri diversaj kazoj, ekzemple: en urbo Hukuoka 44-jaraĝa instruisto infektis 102 lernantojn. En gubernio Sizuoka oni ekzamenis 400 homojn pro kontakto kun lerneja kuracisto, kiu mortis pro antibiotik-rezista tuberkulozo.

Unuaj statistikoj indikas, ke en 1883 mortis pro tuberkulozo 13 803 homoj. Jaron post jaro la nombro kreskis ĝis 171 473 en 1943. Tiu ĉi nombro estis la plej granda en japana historio. Inter 1935 kaj 1950 tuberkulozo okupis la unuan lokon inter kaŭzoj de morto.

Viktimoj

Tuberkulozo spegulas la progreson de industrio. Pro modernigo de Japanio gejunuloj el kamparaj vilaĝoj eklaboris en urboj sub tre malfavoraj kondiĉoj. Ili facile fariĝis viktimoj de tuberkulozo kaj tiam revenis al siaj vilaĝoj, tiel disvastigante la malsanon.

Dum la 60aj jaroj, pro imuniga programo, tuberkulozo ne plu mortigis kaj oni forgesis ties danĝerojn. Tamen tuberkulozo mem ne mortis, kaj en 1998 tuberkulozuloj multiĝis ĝis 40 000. La registaro taksas la situacion “danĝera”. Laŭ fakulo: “Oni ne forgesu, ke tuberkulozo estas socia malsano. Por vere konkeri ĝin, nepras batali kontraŭ malriĉeco.”

HORI Jasuo/pg