Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HUNGARIO

Brulaj problemoj

La arto kompromisi: jen — onidire — politiko. Tamen ĝuste kompromisoj mankas al la nuna politika vivo en Hungario. La parlamento ĵus elektis Ferenc Mádl [madl] respublika prezidanto. Komence la regantaj Junaj Demokratoj kaj Etbienuloj plus la opozicia Socialista Partio apogis lin. Tamen Mádl nur la trian fojon sukcese elektiĝis, kiam sufiĉis simpla plimulto. Apogo de socialistoj montris sin finfine nur teoria, ĉar el la elekto de Mádl ili tiris nenian avantaĝon.

Intertempe skuas la koalicion skandalo pri prezoj de brulaĵo. Dum longa tempo oni vendas malmultekoste gasoleon por hejti loĝejojn: samon por dizelaj aŭtoj multekoste. Multaj homoj — ankaŭ politikistoj, precipe ministroj — profitas de la du prezoj kaj manipulis la merkaton.

Povas esti ke, por vivteni la koalicion, ĝin eniros ekstrem-dekstra partio MIEP. Tiurilate estas interese, ke nur Hungario apogis sian najbaron Aŭstrio, kiam aliaj landoj protestis pro tio, ke partoprenas en la registaro la ekstrem-dekstra partio tiam gvidata de Jörg Haider. Dubindas, ĉu — pro manko de kompromisemo — pluvivos ĝis la venontaj elektoj la nuna parlamento en Hungario.

Károly JUHÁSZ/pg