Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

VIVO

Riboj

Riboj estas, laŭ Plena Ilustrita Vortaro, kaj arbedoj el la familio saksifragacoj kaj malgrandaj manĝeblaj beroj kiuj kreskas en pendantaj grapoloj, la frukto de tiuj arbedoj. Estas pluraj specoj de beroj, ĉiu de propra specio de arbedo: vulgaraj riboj de Ribes sativum, nigraj riboj de Ribes nigrum, ruĝaj riboj de Ribes rubrum, oraj riboj de Ribes aureum, grosoj de Ribes grossularia, ktp. La arbedoj kreskas nature en la nordaj regionoj de Eŭropo kaj Nord-Ameriko, kaj multaj varioj estas ĝardene kultivataj.

La beroj de diversaj specioj estas acidetaj kaj bongustaj. Oni utiligas ilin en kuirado kaj por fari konfitaĵojn, fruktokaĉojn kaj vinon; kasiso estas franca likvoro farita el nigraj riboj.

Ribozo estas sukero kiu (ankaŭ laŭ PIV) estis unue eltrovita en riboj. Kvankam la pli vaste konataj sukeroj, glukozo kaj fruktozo, havas en ĉiu molekulo ses karbon-atomojn, ribozo havas nur kvin. Tiu pentozo (aŭ kvinkarbona sukero) estas komponanto de diversaj biologie gravaj molekuloj. Ekzemplo estas riboflavino aŭ vitamino B2. Eĉ pli grava estas la rolo de ribozo en la molekulo de adenozino, kiu ligiĝas al unu ĝis tri fosfataj grupoj. La rezulto de tiu kombino, trifosfata adenozino, estas la precipa fonto de energio en la korpo.

Tamen, la nomo de nia humila bero vere atingas eminentecon en ribonukleata acido aŭ RNA. Molekuloj po unu de ribozo, de organika bazo1 kaj de fosfata acido kombiniĝas kemie por fari tiel nomatan nukleotidon. Estas kvar specoj de nukleotidoj, ĉar estas kvar organikaj bazoj kiuj partoprenas en la ĉeno de RNA. Nukleotidoj estas gravaj, ĉar ili estas kunligitaj, unu post alia, por fariĝi ĉenoj (polimeroj) de RNA.

RNA (ribonukleata acido), kiu estas longa ĉeno el nukleotidoj, estas esenca al la vivo de la ĉelo, ĉar sen RNA ĉelo ne povus krei proteinon. Proteinoj estas gravaj, ĉar ili konsistigas la korpon: la keratinon de la haŭto kaj ungoj, la osteinon de la ostoj, la hemoglobinon de la ruĝaj sangoĉeloj, la mioglobinon de la muskoloj, la albuminon de la sango, la gelatenecan substancon en la ĉeloj, ktp. Aliaj proteinoj eĉ pli gravas, ĉar ili estas enzimoj. Enzimoj ebligas kaj regas la sennombrajn kemiajn reagojn kiuj estas necesaj por vivo — aŭ pli precize, la reagoj estas vivo. Kaj ĉiu molekulo de proteino estas, en la komenco, nur ĉeno el dudek specoj de aminoacidoj.

Estas tri specoj de RNA: mRNA, rRNA kaj tRNA. Mesaĝista ribonukleata acido (mRNA) estas konstruita en la nukleo de la ĉelo kaj portas genetikan informon de la genoj, en la nukleo, al la ribosomoj en la citoplasmo (enĉela gelateneca miksaĵo el proteinoj, akvo kaj aliaj kemiaĵoj). Mesaĝista RNA estas polimero, ĉeno el nukleotidoj (vidu skemon).

La ordo de la kvar specoj de nukleotidoj (bazoj) en la ĉeno estas ŝlosila — tiu estas la kodo. La ordo de la nukleotidoj de RNA estas determinita de la vicordo de aliaj nukleotidoj (tiuj de DNA — vidu sube) en la geno mem. Tri nukleotidoj, laŭ la ordo de la bazoj en la ĉeno, portas la informon por unu aminoacido en la proteina ĉeno. La tri-nukleotida mesaĝo estas do ordono al la ribosomo, indikanta kiun el 20 eblaj aminoacidoj ĝi sekve enmetu en la konstruatan proteinan ĉenon.

La ribosomoj estas etaj enĉelaj organetoj, kie troviĝas la ribosoma ribonukleata acido (rRNA) kaj proteino. Tiuj enĉelaj organetoj konstruas la proteinan ĉenon laŭ la kodo, la vicordo de la nukleotidoj. Por ĉiuj tri nukleotidoj en la mesaĝista RNA, estos unu laŭkode specifita aminoacido.

La tria formo de RNA, transdona ribonukleata acido (tRNA), tenas je dispono aminoacidon, ĝis ĝi estas specifita kiel la sekva komponanto en la proteina ĉeno konstruata.

Nun tre interesa parto. En molekulo de ribozo estas, inter aliaj atomoj, kvin atomoj de oksigeno. Se oni forigas unu el la oksigenatomoj, oni nun havas desoksiribozon, tio estas: ribozo sen unu oksigeno. La genetika informo en la kromosomoj en la ĉela nukleo estas konservita en ĉenoj de DNA, desoksiribonukleata acido. Tiu estas longa vorto, tamen pli facile memorebla, se oni pensas pri la signifo. Kiel en RNA, la longaj ĉenoj de DNA konsistas el kvar specoj de nukleotidoj, ĉiu kun sia propra bazo2.

La ordo de la kvar bazoj en la DNA regas la ordon de la bazoj en la mesaĝista RNA.

La genoj estas konstruitaj el DNA kaj troviĝas en la nukleo de la ĉelo. La DNA, simile al la RNA, ekzistas en longaj ĉenoj el nukleotidoj. Tamen, la sukero en la nukleotidoj de DNA estas desoksiribozo anstataŭ ribozo. Krome, la bazoj ne estas ĉiuj la samaj kiel en RNA. Tria diferenco estas ke, en la genoj estas ne unu sed du ĉenoj de nukleotidoj, kaj la du ĉenoj estas ligitaj unu al la alia per ligoj inter paroj de nukleotidoj, unu membro de la paro en ĉiu ĉeno. En DNA, adenino ligiĝas al timino, kaj guanino ligiĝas al citosino. Rezulte de tiuj ligoj, la du ĉenoj kurbiĝas, ĉiu ĉirkaŭ la alia. La rezulto estas la bone konata duobla helico.

Kelkaj virusoj uzas ribonukleatan acidon por konservi la genetikan informon; alivorte, ili havas RNA-on en la genetika materialo. Sed aliaj virusoj kaj ĉiuj ĉelhavaj organismoj (bakterioj, ameboj, fungoj, gistoj, plantoj kaj animaloj) uzas DNA-on por konservi la genetikan informon. Estas konstatite, ke DNA estas kemie multe pli stabila ol RNA, kaj stabileco estas tre grava por konservi la recepton de vivantaj organismoj dum milionoj da jaroj kaj generacioj preter eblo de nombrado.

Do, jen riboj, vulgaraj beroj, taŭgaj por fari konfitaĵon, fruktokaĉon kaj vinon. Tamen, sen ties sukero ne estus vivo.

Steĉjo NORVELL

1. La kvar organikaj bazoj en la nukleotidoj de RNA estas: adenino, citosino, guanino kaj uracilo. (Kafeino, el kafo, estas ekzemplo de organika bazo kiu ne partoprenas en RNA.) Tri bazoj en mesaĝista RNA portas la kodon por unu aminoacido en la proteina (ankaŭ ĉenforma) molekulo. Ekz, uracilo-uracilo-adenino en RNA-mesaĝista ĉeno igas la ribosomon aldoni leŭcinon al la konstruata proteina molekulo, kaj guanino-citosino-uracilo aldonigas alaninon.

2. La kvar organikaj bazoj en la nukleotidoj de DNA estas: adenino, citosino, guanino, kaj timino. En la duobla helico adenino ĉiam pariĝas kun timino, kaj guanino ĉiam pariĝas kun citosino.

Bibliografio

Larry Gonick k Mark Wheelis: La Bildstria Gvido al Genetiko. Tradukis Sung Ho Ĉo, Librejo Akademio, Seŭlo, 1996.

Plena Ilustrita Vortaro, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo, 1987.

Encarta Reference Suite 2000 (komputila enciklopedio), Microsoft.

Encyclopaedia Britannica Online (abonservo atingebla per Interreto).

Unu el la strukturaj formuloj de ribozo. Oni devas kompreni ke karbonatomo troviĝas ĉe ĉiu angulo de la pentagramo kie vertikala linio transpasas la ebenon de la ringo. Kun kvar karbon-atomoj en la ringo kaj unu super la nivelo de ring-ebeno, la sukero havas 5 karbon-atomojn, do ĝi estas pentozo.

Dekstre oni vidas la ĝeneralan strukturon de unu nukleotido en RNA. R estas ribozo. B estas bazo (do adenino, citosino, guanino aŭ uracilo). P estas fosfat-acida grupo. Multaj nukleotidoj kunligiĝas por iĝi longaj ĉenoj de RNA.

En la maldekstra marĝeno oni vidas tre skeme la strukturon de ĉeno de RNA el vico de nukleotidoj. Estas spino el alternaj fosfataj (P) kaj ribozaj (R) elementoj. Ĉiu ribozo ligiĝas kun unu organika bazo (B) kaj ankaŭ kun du fosfat-acidaj grupoj. Sinsekvo de tri nukleotidoj, pro la ordo de la bazoj (adenino, citosino, guanino aŭ uracilo), donas la kodon por unu aminoacido en proteina molekulo. La ĉeno ĉi tie enhavas 9 bazojn, do instrukcio sufiĉa por tri aminoacidoj.

Duobla helico de DNA: La skemo ĉi tie estas desegnita por emfazi la ligojn inter paroj de bazoj en la du ĉenoj de DNA. La rubandoj estas la spinoj de la ĉenoj, alternaj fosfataj kaj desoksiribozaj grupoj. Supre la duobla ĉeno dividiĝas ĝis du unuoblaj ĉenoj en la mezo. Sube, ĉiu individua ĉeno pariĝas kun alia. Pro la necesa pariĝo de la bazoj (adenino kun timino, guanino kun citosino) ĉiu ida duobla helico estas identa al la patrina duobla helico. Tiu ĉi procezo devas okazi kiam ajn la ĉelo dividiĝas. Oni povas vidi, ke tiu ĉi procezo estas efika metodo por konservi la ordon de la nukleotidoj (la bazoj) kaj do la genetikan kodon mem.