Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Astronomio por ĉiuj

Komence de la jaro 2000 estiĝis virtuale, do en la reto, la Astronomia Esperanto-Klubo AEK, kiu ligas interesulojn pri astronomio kaj astrofiziko. Partoprenas en ĝi ne nur universitataj profesoroj, sed ankaŭ sendormulaj laikoj, kiuj, ravite de la noktĉiela beleco, volas ion ekscii pri la kosmo.

La Astronomia Almanako 2000 estas la unua eldonaĵo de la klubo. La belaspekta, bonpresita kajero enhavas abundon da artikoloj pri moderna astrofiziko, bazaj scioj pri astronomio, malkovro de planedoj ekstere de nia sunsistemo kaj evoluo de la steloj. La ilustraĵoj plifaciligas la komprenon de la tekstoj, kvankam la vortoj en la ilustraĵoj mem aperas iom tro malgrandaj.

Je la fino de la kajero troviĝas astronomia kalendaro por la dua jarduono 2000 kaj listo de la nomoj de la stelaroj en la latina kaj esperanta lingvoj.

Mia impreso: tiu ĉi almanako estas leginda kaj rekomendinda.

WALTER KLAG

Astronomia Almanako, numero 1, 2000. Diversaj kontribuantoj. Eld. AEK (Astronomia Esperanto-Klubo), s/l, 2000. 72 paĝoj vinktitaj. Prezo ĉe FEL: 8 eŭroj + afranko.