Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Esperanto kiel aviada lingvo: du kontribuoj

Flugilhavaj vortoj

En antaŭa kontribuaĵo mia “Flugu dubli(ngve)”, kiu aperis sub la rubriko “moderna vivo” (MONATO, 1/1998, p. 12), mi raportis pri irlanda programo por ebligi aviadilajn pilotojn majstri limigitan kaj normigitan aviadan vortaron en la angla lingvo. La motivo, kiu instigis tiun komercan iniciaton, estis konstato, ke lingva miskompreno estas unu el la kaŭzoj de aviadaj akcidentoj.

Pro tio, malgranda firmao en la urbo, kie mi loĝas, provis enmerkatigi kurson sur kompakta disko pri aviada lingvo bazita sur la prononco de pilotoj de la irlanda ŝtata flugkompanio Aer Lingus [ejr lingas]. Supozeble, tiuj pilotaj voĉoj estis elektitaj pro tio, ke la normala prononco de edukitaj irlandanoj sonas iom mezvoje inter la normigita angla en Britio/Irlando, kaj en Usono. La iniciato malsukcesis pro malprofito, sed mi rememoris ĝin, kiam mi legis artikolon en la revuo Esperanto. Ĝi titoliĝas “Esperanto por via flugsekuro” (julio-aŭgusto 2000, p. 126-7). En ĝi, la aŭtoroj, nome, Kent Jones el Usono kaj Gilbert Ledon el Brazilo, asertas, ke “Laŭ statistikoj, 11 % de la aviadilaj kraŝoj okazas pro miskomprenoj inter pilotoj kaj flughavenaj kontrolistoj ...” (Vidu ankaŭ la samteman artikolon “Ĉu ni mortu miskomprene?” de Ledon en la aŭgusta numero de MONATO.)

La aŭtoroj citas kiel ekzemplon la katastrofan akcidenton en Tenerife en la jaro 1977, kiu okazis, laŭdire, ĉar nederlanda piloto ne komprenis anglalingvan mesaĝon senditan el la kanaria (hispana) kontrolturo.

Multege da fakuloj pri fonetiko atentigas pri tio, ke la angla, “trudita kiel aviada lingvo en 1951 de la usona Federacia Aviada Instanco FAA ... sen ajna scienca pravigo” (citaĵo el la menciita artikolo en Esperanto) estas unu el la malpli taŭgaj por internacia voĉa komunikado.

Mi tute konsentas. Mi ĵus ricevis ekzempleron de la libro Practical Phonetics de J.C. Wells kaj Greta Colson, kaj mi konstatas, ke la sonoj de la normigita angla (“Standard English”) priskribita en ĝi, neniel similas ian prononcon aŭditan en la anglalingvaj rondoj, kie mi nun vivas aŭ antaŭe vivis. Kvankam mi supozas, ke ekde infaneco mi bone parolas la anglan, mi preskaŭ tute malkapablas ekzakte aŭ eĉ proksimume imiti la sonon laŭ la fonetiko indikita de Wells/Colson.

Laŭ la populara kaj ne tute scienca vortaro Oxford Reference Dictionary, la angla lingvo havas 24 konsonantajn sonojn (plus unu uzatan nur en Skotlando kaj en Irlando); 12 vokalojn, plus 6 fremdlingvajn vokalojn; kaj 8 diftongojn. Tamen, tio estas tre simpligita listo. Wells kaj aliaj fonetikistoj distingas multe pli da sonoj. Plie, iu ajn listo de anglaj sonoj povas esti enorme plilongigita per aldono de la vasta nombro da dialektoj. Mi kalkulas, ke mi aŭdis almenaŭ sep malsamajn prononcojn de la vokalo en la vorto book (“libro”).

En la simpla frazo “Can I land?” (“Ĉu mi rajtas/povas alteriĝi?”), ĉiu el la tri vortoj estos malsame prononcata de, ekzemple, sudanglo, nordanglo, skoto, nordusonano, sudusonano, aŭstraliano, baratano (hindo), ktp. Certe, denaska angleparolanto komprenus ĉiujn, sed mi forte dubas, ĉu alilandaj aviadaj kontrolistoj kapablus. Por tio, ili devus koni grandegan gamon da regionaj parolmanieroj.

Inter nedenaskaj parolantoj de la angla, la respektivaj prononcoj de, ekzemple, afrikanoj, germanoj, hispanoj, rusoj, poloj, ktp, malofte similas, kaj ne malofte apenaŭ estas kompreneblaj, precipe (sed ne nur) kiam oni troviĝas en stresa situacio, aŭ kiam la radia dissendo ne estas klara — ekzemple, enokazo de paneo.

Lasu min citi ekzemplon el mia propra sperto. Iam mi vojaĝis kun mia edzino de Londono al Varsovio en aviadilo de la pola ŝtata fluglinio LOT. Post la forflugo, la piloto faris la kutiman paroladon, bonvenigante la pasaĝerojn kaj donante kelkajn informojn pri la flugo. Tion li faris unue en la pola, kaj poste en la angla. Ĉar mi ne parolas la polan, kaj lia angla prononco estis tiom slava, ni komprenis nek unu nek la alian. Nur iomete pli bone ni komprenis la anglan de franca stevardino, kiam ŝi instruis la pasaĝerojn pri dumfluga sekureco. Feliĉe, ŝia prononco de la franca estis tute klara.

Do, se la angla ne taŭgas kiel aviada interkomunikilo, restas la demando, kio estas la solvo? Ĉu la japana? La komputila vortaro de la kompanio Collins asertas sub la kapvorto Speech recognition (parolrekono), ke parolsintezaj sistemoj bone funkcias ĉe lingvo kiel la japana, kies parolsonoj estas normigitaj, sed ne ĉe “pli flekseblaj lingvoj kiel la angla”. Interesa aserto, sed mi dubas, ĉu ICAO (Internacia Civil-Avia Organizaĵo) iam akceptos la japanan kiel komunikilon. Tamen, kiu scias?... Eble en estonteco ...

Inter la eŭropaj lingvoj, mi trovas pli klare aŭdeblaj kaj rekoneblaj la normigitan germanan (Bühnensprache) kaj la rumanan (kiun mi, tamen, ne parolas). Sed bedaŭrinde ambaŭ lingvoj estas malsame prononcataj en la diversaj regionoj, kaj ambaŭ havas plurajn dialektajn formojn. En kondiĉoj de danĝero, streso aŭ hasto, denaskaj parolantoj havas inklinon senpripense refoje stumbli en siajn lokajn prononckutimojn.

Jones kaj Ledon opinias, ke Esperanto povas alporti solvon, kaj ili invitas eventualajn kunlaborantojn komuniki rete kun ili (Kentjones@aol.com kaj ssledon@iconet.co.br).

Persone, mi simpatias kun la ideo, sed mi antaŭvidas kelkajn tuberojn. Multaj lernantoj de Esperanto havas grandan malfacilon prononci aŭ distingi la sonojn c kaj sc (ekzemple, en “scii”, “sciuro”). Eble tiaj sonoj devus esti evitataj en aviada komunikado. Aliaj lernantoj (ekzemple, en Ekstrema Oriento) malfacile distingas inter l kaj r. Japanoj ofte trovas malfacila la prononcon de du aŭ tri kunligitaj konsonantoj (ekzemple, en “Esperanto”, “strobilo”). Feliĉe, en aviada komunikado oni apenaŭ bezonus vortojn kiel “sciuro” aŭ “strobilo”, sed aliaj povus kaŭzi gravan miskomprenon.

Resume, ŝajnas, ke neniu nacia lingvo taŭgas por aviada komunikado. Pli taŭga estus artefarita aŭ planlingvo. Se Esperanto estus adoptita, kelkaj fonetikaj simpligoj estus necesaj por tiu funkcio. Estas evidente, ke la afero postulas profundan sciencan studadon fare de lingvaj spertuloj kiel nia samesperantlingvano profesoro J.C. Wells.

Ja, ni devas imiti Homeron uzante nur epea pteroenta (greka: “flugilhavaj vortoj”).

Garbhan MACAOIDH