Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Fremda animo, abismo sen limo

Hodiaŭ kiam la Respubliko Irlanda pli kaj pli integriĝas en la Eŭropan Union, oni konstatas urĝan neceson koni fremdajn lingvojn por povi konkurenci en la merkato kaj socio pligrandigitaj. Tiu konstato, tamen, ankoraŭ ne estas ĝenerale sentata inter la plimulto de la loĝantaro, kies lingva kompetenteco estis ĝis nun magra kaj mizera.

Aliflanke, laŭ raporto pri lingva kapableco inter plenkreskuloj, eldonita en la lasta numero de Teangeolas1 [tjangjolas] (“Lingvistiko”), organo de la Lingvistika Instituto de Irlando, statistikaj donitaĵoj pri la lingva kapableco de irlandaj studentoj montras pli altan nivelon ol en la jaro 1993. (Vidu la Tabelon 1).

Tabelo 1

Kapableco paroli eŭropan lingvon (1993)

Nivelo de kapableco (%): Franca – Germana – Alia –

Kelkaj vortoj...14...............8............... 6.

Malmultaj simplaj frazoj..13...............3................3

Eroj de konversacio 10.....2....2

Plimulto da konversacioj 3....1....1

Denaskula kapablo 1...1...-

Laŭ enketo “Eŭrobarometro”, la averaĝaj ciferoj por homoj inter aĝoj 15 – 24 en la jaro 1997 estis jenaj:

Kapableco konversacii en fremda lingvo en aliaj EU-landoj: Angla: 54%, franca: 20%, germana: 11%, hispana: 9%. En Irlando2: Franca: 44%, germana: 16%, hispana: 3%.

Rim. Por Irlando ne inkludiĝas la angla lingvo, ĉar hodiaŭ ĉiuj irlandanoj (eĉ homoj kies denaska lingvo estas la gaela) scipovas paroli la anglan.

Laŭ ĉi tiu statistiko, la situacio en Irlando aspektas sufiĉe favore komparebla kun aliaj eŭropaj landoj, sed tio estas iom erariga. En la aliaj ŝtatoj, la preferata fremda lingvo estas nun la angla. Malpli multaj lernejanoj kaj studentoj nun studas la francan, la germanan, ktp. Aliflanke, en Irlando, kie ĉiu studento jam parolas la anglan, malmultaj lernejoj normale instruas fremdajn lingvojn krom la franca kaj la germana (malpli ofte la hispanan, kaj eĉ malpli ofte, la italan).

Kompreneble, pli kaj pli da junaj irlandanoj nun laboras kaj studas eksterlande, do kelkaj sufiĉe regas almenaŭ unu fremdan lingvon.

Ne surprize, la irlandanoj, kiuj pli facile kaj pli bone lernas fremdajn lingvojn estas la dulingvuloj, nome, tiuj kiuj flue parolas kaj la anglan kaj la irlandan (gaelan). Tiuj, kiuj denaske parolas nur la anglan kutime malsukcesas regi (aŭ eĉ balbuti) alian lingvon.

Rilate Esperanton (ne menciita en la artikolo en Teangeolas), kvankam estis sufiĉe multe da entuziazmuloj, kiuj lernis ĝin aŭ interesiĝis pri ĝi dum la periodo antaŭ kaj tuj post la deklaro de sendependeco en la frua 20a jarcento, ekde tiam la nombro de irlandaj esperantistoj draste falis. Tio okazis pro la sama tipa malintereso inter la plimulto da irlandanoj pri lernado de lingvoj. Ili simple ne rekonas la neceson studi alian lingvon krom la angla, asertante, ke “ĉiuj ĉie parolas la anglan”.

Garbhan MacAOIDH

1. Teangeolas estas revuo leginda de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvistiko. Ĝi estas senpage akirebla de IT é (Lingvistika instituto de Irlando), 31 Fitzwilliam Place, Baile Átha Cliath (Dublino).

2. Respubliko Irlanda.

Teangeolas estas revuo leginda de ĉiuj, kiuj interesiĝas pri lingvoj kaj lingvistiko.