Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

GERMANIO

Mankas milionoj

Homo, Naturo kaj Tekniko: jen la devizo de la ekspozicio “Expo 2000” okazinta dum la somero en Hanovro, Germanio. Tamen malgraŭ la devizo mankis homoj: baldaŭ evidentiĝis, ke konsiderinde malpli da personoj vizitos la ekspozicion ol la unue atendataj 40 milionoj.

Ĝis mezo de la ekspozicio-periodo ricevis “Expo 2000” nur 6,8 milionojn da vizitantoj. Tio signifas, ke la deficito, egale dividota inter federacia kaj regiona registaroj, estos pli granda ol atendite. Sekve la regiona registaro, tiu de Malsupra Saksio, anoncis, ke ĝi ne povos kovri la grandiĝintan deficiton, kiun nun plejparte devos pagi la federacia registaro.

Preskaŭ ĉiuj vizitintoj, tamen, estas kontentaj, eĉ entuziasmaj pri la ekspozicio. Eĉ atendo-tempoj de pli ol unu horo por viziti unu aŭ alian pavilonon ne dampis la ĝuon. Aparte atentokapta montriĝis t.n. temparko havanta diversajn kulturajn aranĝojn: teatraĵojn, filmojn, koncertojn. Plej popularaj pavilonoj el inter la 40 sur la ekspozicia tereno estis tiuj de Germanio, Islando, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Francio kaj Ĉinio, kiujn vizitis po pli ol 1,5 milionoj da personoj.

Gerhard WEBER/pg