Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Dividi en sekciojn

FERIUMADO

Ĝojoj kaj ĝuoj de finna somero

Finnaj familioj ŝatas posedi somerdometon ĉe lago- aŭ mar-bordo: kelkaj posedas eĉ tutan insuleton. Tien ili rifuĝas dum ferioj kaj semajnfinoj, se urba vivo iĝas netolereble stresa. La dometo povas esti malnova heredaĵo, tute sen moderna komforto, sed plena je memoroj pri geavoj kaj infanoj, somerferioj kaj familiaj renkontiĝoj.

Plej ofte la dometo, kaŝata inter arboj, situas for de vilaĝoj: povas esti, ke oni piede aŭ boate tien iras. Oni aŭdas ne plu la bruojn de la mondo sed nur venton, susuron de la folioj, plaŭdadon de la akvo kaj ĉirpadon de la birdoj. Tie, forgesante la postulojn de la moderna vivo, oni sin vestas per malnovaj, senzorgaj vestaĵoj aŭ – tute senveste – sunumas kaj sin banas, almenaŭ post saŭnado.

Aventuroj

Naturo kaj vetero ludas gravan rolon en somerumado de finnoj. Oni aŭskultas la birdojn, observas ties nestojn kaj idojn. Oni rigardas papiliojn kaj nubojn, admiras la noktan lumon de la suno, kiu neniam aŭ nur mallonge kaŝas sin sub la horizonto. Oni konas la plejmulton de la ĉirkaŭaj plantoj kaj oni interesiĝas pri la nekonataj. Aventuroj estas fulmotondroj kaj ŝtormoj, kiujn oni senparole ĝuas kun amikoj, kiuj gastas.

Se pluvas, oni legas, desegnas, skribas, ludas kun infanoj aŭ simple rigardas la fajron en la senporda fajrejo. Rostado de kolbasetoj, fritado de krespoj – ekstere ĉe bivakfajro – fariĝas furoraĵoj de la vesperoj, same kiel saŭnado, kiu estigas multan laboron: hejti la saŭnon, akiri brullignon, akvon, purigi kaj sekigi la ejon post la lastaj sinbanintoj.

Ŝtonoj kaj sablo

Nepras mallarĝa kajo farita de tabuloj. Ĝi plifaciligas ĉerpadon de akvo, fiŝhokadon, lavadon de tolaĵoj, eniron en boaton, kaj oni povas sur ĝi sunumi. Se la strando ne estas sabla, oni falĉas kaj elradikigas skirpojn kaj fragmitojn, forlevas ŝtonojn de la fundo kaj eble alportigas sablon. La laboro ĉiusomere ripetiĝas, tamen ne urĝas: labori ĉe somerdometo estu kvazaŭ ŝatokupo.

Kelkfoje, ĉar ofte ne haveblas elektro, oni konstruas kelon en la ombro de grandaj arboj, nordflanke de la somerejo. Tie ĉiam malvarmetas, ĉiam malseketas, kaj ĉiam iom misteras. Kutime la necesejo estas eta ligna ŝirmejo iom for de la domo. En ĝi troveblas benko kun truo(j) kaj kovrilo(j). Ornamas la internajn murojn koloraj bildoj el gazetoj, eble poemetoj, aforismoj aŭ kopiitaj artaĵoj. En la angulo staras balailo kaj sur la planko hejmteksita malnova tapiŝeto. Ofte troviĝas ankaŭ torfujo, ĉar torfo sur fekaĵon ŝutita helpas ne nur forigi malbonajn odorojn sed ankaŭ malkomponigi la restaĵojn. La necesejo nomiĝas foje “plifaciligejo”.

Kandeloj

Dum junio kaj julio lampoj superfluas, sed ekde aŭgusto ili havendas. Se pro la kosto mankas laŭdrata elektro, oni uzas gaslumon, kio malbonodoras, kandelojn, oleolampojn aŭ elektran lumon provizatan per sunpanelo kaj akumulatoro. Elektro tia vintre ne sufiĉas ekzemple por funkciigi televidilon. En la lasta semajnfino de aŭgusto kelkaj lumigas korton kaj strandon per lanternoj kaj piroteknikaĵoj, tiel adiaŭante la someron.

Ĝenaĵoj en somerdoma feliĉo estas kuloj, muŝoj, formikoj kaj foje tabanoj. Oni ŝirmas sin per enfenestraj retoj, fumo aŭ forpeliga ŝmiraĵo aŭ ŝprucaĵo. Krom la retoj ĉio venenas: tial multaj preferas kutimiĝi al la sendanĝeraj kuloj anstataŭ uzi kemiaĵojn. Foje, ne malproksime de la somerejo, oni renkontas ankaŭ ursojn: tio vere danĝeras, precipe se akompanas urso idon. Ne indas forkuri: ursoj rapidege kuras. Ne indas grimpi arbon: ursoj multe pli lertas. Oni klopodas simple eviti ilin: efektive multaj ursoj provas eviti homojn, kiuj foje surportas sonorileton por averti ursojn, ke homo proksimas.

Gastoj plendemaj

En varma, seka vetero oni devas atenti pri vipuroj. Plej granda ĝeno, tamen, estas plendemaj gastoj, kiuj ne scias, kiel ĝui simplan, iom primitivan somerumadon, kaj kiuj venas senaverte, senproviante. Plej proksima vendejo povas situi dekojn da kilometroj for kaj frue fermiĝas. Se somerejo ne disponas pri fluakvo aŭ puto, kaj se lagakvo ne taŭgas, ankaŭ trink- kaj kuir-akvo devas esti de fore portataj.

Nude naĝi en senlima, suna baseno de lago aŭ maro, sunumi en trankvilo sen proksimuloj, lasi senhaste pasi la tempon, aŭskulti kaj observi naturon, senŝue piediri en la roso, remi aŭ motorboati, eble fiŝkapti, malrapide balanciĝi sur lulbenko, trovi maturajn arbarfragojn aŭ birdo-neston, gastigi plej karajn amikojn, vidi, kiel la infanoj ludas en kaj per la akvo – al multaj finnoj ĉio ĉi sufiĉas.

Saliko