Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LABORO

Ruze eniri, akuze eliri

Litove oni ŝercas, ke litovojn kaj paserojn oni povas trovi ĉie en la mondo. Ŝerca troigo — sed eventuale ne en okcidentaj landoj. Jam dum sep monatoj de la nuna jaro pli ol 2000 civitanoj de Litovio estas devigitaj kontraŭvole forlasi okcident-eŭropajn landojn. Ĉefaj kaŭzoj de la deportado: neleĝa laboro kaj loĝado.

La 2000a deportito (kiel ankaŭ la 1000a) estis el Londono, Britio. Tio ne mirigu: el ĉi tiu lando estas revenigataj plej multe da litovoj (ĉ. 60 %). El Britio estas hejmenirigataj eĉ tutaj familioj, kvankam ties anoj unuope atingis la landon. Tri kvinonoj de la deportitoj estas junaj homoj ĝis 30 jaroj; same tri kvinonoj estas kaptitaj post duonjara neleĝa loĝado. Nur unu kvinono sukcesas loĝi unu jaron. Rekordon atingis unu enmigrinto, kiu sukcesis gasti en Britio kvar jarojn.

Suspekteme

Pro tio britaj enmigradaj oficistoj tre suspekteme, eĉ malamike, rigardas al litovaj turistoj. Jam delonge unuopaj vojaĝantoj nur tre malfacile eniras Brition: pli facile eniras turistaj grupoj. Tion scias serĉantoj de neleĝa laboro, kiuj ekspluatas ŝirmejojn tiajn por envojaĝi. Antaŭ unu jaro signife pligrandiĝis la nombro de tiuj, kiuj deziris viziti Brition. Turismaj aŭtobusoj revenis duonplenaj al Litovio: iliaj pasaĝeroj restis en Britio por serĉi sukceson kaj feliĉon.

Multiĝis turistaj vojaĝoj el Litovio antaŭ novjaro 2000. Oni esperis, ke la enir-kontroloj en Britio pro festo-tumulto malpli diligentos. Tamen, timante turistan inundon el Litovio kaj komprenante ties verajn kaŭzojn, britaj instancoj enkondukis rigorajn kontrolojn kune kun pligrandigitaj monpunoj por tiuj, kiuj provis kontraŭleĝe enveturigi homojn.

Laŭ turismaj agentejoj ekzistas tri specoj de turistoj: tiuj, kiuj volas vere turismi en Londono; tiuj, kiuj volas neleĝe labori; kaj tiuj, kiuj volas viziti tie jam laborantajn parencojn. Falsaj turistoj ordinare ne partoprenas en ekskursoj sed al iu telefonas kaj kun iuj renkontiĝas. Turistoj ĝenerale loĝas en kvar-stelaj hoteloj sed, ĉar la loĝ-kondiĉoj de neleĝaj enmigrintoj malbonas, foje tiuj troviĝas kvin- aŭ sesope en la hotelĉambro de la parencoj. Tie ili provas senpage matenmanĝi.

Sperto kaj lerto

Oficistoj de la brita enmigro-servo laboras profesie kaj sukcese apartigas veran turiston de la falsa. Suspektataj homoj, ekzemple, ofte ne portas fotilon aŭ vidbendkameraon. Sed kun sperto venas lerto. Falsaj enmigrontoj sukcese ludas turistan rolon, dum foje vera turisto ne estas enlasata. Tiuj, kiuj ne scipovas la anglan, ne kapablas sin defendi kaj foje revenas al Litovio kun malalta opinio pri Britio.

Raportite estas, ke Britio intencas nuligi senvizan reĝimon por Litovio. Paŝo tia apenaŭ solvos la problemon. Pozitive ŝanĝiĝos la situacio nur post pliboniĝo de la ekonomia stato de Litovio. Nuntempe, kiam meza monata salajro estas ĉ. 250 eŭroj, kaj senlaboreco atingis 12 % de la popolo, multaj gejunuloj kaj leĝe kaj neleĝe strebas realigi eksterlande siajn revojn. Sekve oni parolas jam pri tria elmigra ondo en la historio de Litovio.

Antanas GRINCEVIĈIUS