Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

LITOVIO

Monumenta laboro

Abundis en Litovio, samkiel en aliaj respublikoj de Sovetio, monumentoj honore al Lenin — gvidanto de la rusa socialisma revolucio — kaj al lokaj “herooj” de komunismo. Tamen kune kun komunismo malaperis ankaŭ la monumentoj.

Sed en sudlitova urbeto Grutas 59-jaraĝa Viliumas Malinauskas kreis parkon por la plej imponaj, nun superfluaj monumentoj. La parko tamen ne nur distras: kune kun kafejo, informejo kaj administrejo s-ro Malinauskas konstruis du-kilometran vojaron, kiu memorigas, kiel litovoj iris en siberiajn koncentrejojn.

Plej ambicia plano de la park-posedanto celas novan, 121 km longan fervojon inter Vilnius kaj Grutas: la vizitontoj estos ŝovataj en brutvagonojn kaj portataj tra stacioj, kies nomoj memorigos pri plej fifamaj sovetiaj koncentrejoj de GULAG. Atinginte la parkon, turistoj trovos barakojn kaj gardistojn (ludatajn de aktoroj). “Vizitantoj ekkonos, kiel ĉio estis antaŭ 50 jaroj”, klarigis s-ro Malinauskas.

LAST/pg