Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

HUNGARIO

Buda buduaro apud-budapeŝta

Malfacile troveblas ĉiesulinoj en Hungario. Laŭ nova leĝo surstrate kontakti prostituitinon fariĝis krimo. Tamen la virinoj rajtas daŭre labori en t.n. tolero-zono. Lastatempe ekfunkciis zono tia en vilaĝo apud Budapeŝto, kie ĉiujare okazas aŭtokonkurso de la serio “Formulo 1”.

La vilaĝestro permesis konstruadon de ĉiesulinaj budoj, kiujn la polico deklaris laŭjuraj. Kontentaj estis organizantoj de la aŭtokonkurso, ĉar la virinoj ne publike videblis kaj ne ĝenis la spektantaron. Aparte kontentaj estis viroj, kiuj vizitis la vilaĝon pro la aŭtokonkurso. Ili povis samloke profiti de du eventoj. Nur juristoj plendis pro eventuala malobservo de la Kontrakto de Novjorko, subskribita en 1955, kiu malpermesas starigon de bordeloj.

JUHÁSZ Károly/pg