Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

ĈINIO

Lakto ne ŝatata

Nuntempe estas stranga fenomeno rilate al la produktado kaj vendado de la lakta industrio. Unuflanke la loĝantoj en urboj kaj vilaĝoj ĉiutage trinkas meznombre nur dek mililitrojn da bovina lakto. Aliflanke entreprenoj de laktaj manĝaĵoj kaj laktejoj plendas ke ilia vendado estas tre malfacila.

Ciferoj lastatempe publikigitaj de la ministrejo pri agrikulturo montras, ke en 1999 Ĉinio produktis pli ol 8 milionojn da tunoj da lakto kaj ke la ĉinoj meznombre konsumis malpli ol 7 kilogramojn. Laŭ merkata enketo inter la oferto kaj bezono de laktaj produktoj jam estas ekvilibro, kaj plua kresko de la vendokvanto apenaŭ estas ebla. Ekzemple en Pekino, sur vendoplaco ensakigita freŝa lakto estas vendata kontraŭ nur 3 juanoj por unu kilogramo, tio estas malpli ol prezo de enboteligita pura akvo, kiu ne havas ajnan nutran valoron.

Bovina lakto, riĉa manĝaĵo facile ensorbita de homaj korpoj, ne estas akceptata de ordinaraj ĉinoj. En la 80aj jaroj la jara produktokvanto de bovina lakto en Ĉinio jam egalis al tiu de biero. Nun la kvanto de biero trioble superas tiun de lakto.

Bovina lakto estas la plej bona fonto por kalcio, bezonata de la korpo. Saketo da lakto povas garantii la bezonon je kalcio por tago. Respondeculo de la ĉina ligo de laktaĵaj fabrikistoj kaj komercistoj antaŭ nelonge sciigis, ke ĉinoj subtaksas lakton kaj sin turnas al sanigaj produktoj enhavantaj kalcion. Ties vendoenspezoj en 1999 ege superis tiujn de lakto.

Specialistoj pri publika sano proponas ke oni prenu lakton ne nur por nutrado de infanoj, maljunuloj kaj malsanuloj, sed ankaŭ de plenkreskuloj. Cetere, oni nepre forigu la malbonan kutimon, ke tiuj, kiuj ne plu vizitas elementan lernejon, ne plu trinkas lakton.

MU Binghua