Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Ni hontas kaj postulas

Jam delonge Irlando fieras pri sia reputacio kiel lando de cent mil bonvenigoj: gaele Céad míle fáilte. Fakte nia familio, kiu ne naskiĝis en Irlando, ĉiam trovis irlandanojn amikemaj kaj gastamaj.

Bedaŭrinde, draste ŝanĝiĝis la etoso post ekesto de la t.n. “kelta tigro”, la aktuala fulmrapide kreskanta ekonomia prospero kaj la alveno de eksterlandanoj (turistoj, fremdaj dungitoj, studentoj, rifuĝintoj, “ekonomiaj migrantoj”, azilpetantoj, ciganoj, ktp). Kvankam irlandanoj daŭre montras sin gastamaj, multaj lastatempe iĝas suspektemaj kaj malamikaj vid-al-vide al fremduloj.

Haŭtkoloro

En amaskomunikiloj, raportoj pri insultoj kaj atakoj kontraŭ eksterlandanoj impresas, kvazaŭ nuntempa Irlando danĝerus por fremduloj, precipe se ilia haŭtkoloro ne nordeŭropece blankas. Tio ne signifas, ke blanka haŭto estas ĉiam bona protektilo. Homoj de diversaj naciecoj suferas mistraktadon fare de huliganoj kaj ankaŭ de supozeble “ordinaraj” civitanoj.

Ekzemple, mia edzino butikumis en supervendejo, kiam ŝi sentis sin devigita riproĉi mezaĝan viron, kiu insultis rumanan ciganinon, kriegante, “Reiru Bosnien!” Evidente lia scio pri balkanaj landoj estis tiom mankhava kiom lia konduto. Tiu malamo nun vulgare etendiĝas al preskaŭ ĉiuj eksterlandanoj (escepto estas usonanoj — almenaŭ blankhaŭtaj — al kiuj irlandanoj havas senkritikan simpation).

Sabrita

Ĉi-somere tiu malamo montriĝis en bestia formo. Juna germanino estis atakita en ĉemara antaŭurbo de Dublino: ŝia vizaĝo estis sabrita per rompita botelo. Ŝiaj amikoj — membroj de internacia junulara grupo — ĵuris neniam plu viziti Irlandon. Same, juna italo, sovaĝe atakita, devos verŝajne pasigi la reston de sia vivo en rulseĝo. Okazis aliaj tiaj brutalaĵoj.

Decaj irlandanoj indignas, sentante profundan honton. Ili demandas sin, ĉu rasismo endemias en la lando de cent mil bonvenigoj. Dum jaroj nia familio akceptis kaj senpage gastigis homojn el pluraj landoj. Kvankam ni tre ŝatus daŭrigi tiun kutimon, mi nun hezitas, antaŭ ol rekomendi, ke junuloj aŭ aliaj evidente fremdaspektaj vizitantoj venu.

Ni hontas kaj postulas, ke la polico agu por protekti niajn gastojn, ke registaro kaj edukinstancoj kreu efikan programojn por eduki la publikon kaj por montri, ke ne estas loko en civilizita socio por rasismo kaj ksenofobio.

Garbhan MACAOIDH