Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

JAPANIO

Junaj liberaj laboristoj

Pli kaj pli da japanaj junuloj preferas horpagan dungon al fiksa okupo. Pasintan marton (monato de diplomiĝoj), multaj 18-jaraj finintoj de altaj mezlernejoj elektis la vojon de freeter — pseŭdo-angla mallongigo de free Arbeiter, kunmeto de angla free (libera) kaj germana Arbeiter (laboristo). Do, freeter signifas “libera laboristo”. La vorto aludas al junuloj laborantaj horpage en rapidvorejoj, tagnoktaj vendejoj, salonoj de karaokeo ks, kiuj ne volas fiksan, stabilan okupon nek intencas studi en universitato (kien nur ĉ. duono de la altmezlernej-finintoj enlasiĝas). Averaĝe ili perlaboras ĉ. 100 000 enojn (ĉ. 1000 eŭrojn) monate. Plejparto de ili loĝas kun siaj gepatroj. Ili do povas elspezi la gajnon por propraj aferoj. Ĉu la plej moda vivmaniero de la nuntempaj japanaj junuloj?

IGARASI Takeo