Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

IRLANDO

Bojas sovaĝa hundo

En majo 1998, per granda majoritato, la loĝantaro de la tuta irlanda insulo voĉdonis en referendumo por interkonsento inter Britio kaj Irlando pri pac-iniciato en Nord-Irlando. Ekde tiam la nord-irlanda situacio videble malstreĉiĝis: kvankam terorismaj atencoj ne tute ĉesis, iom post iom estiĝis relativa paco — almenaŭ batalhalto — inter la du rivalaj komunumoj, la respublikista katolika kaj la porbrita, uniista (t.n.“lojalista”) protestanta.

La interregistara interkonsento antaŭvidis kondiĉan liberigon de homoj el ambaŭ komunumoj enkarcerigitaj pro terorismo. Sekve estas ellasitaj el prizonoj kaj en Nord-Irlando kaj en la Respubliko multaj malliberuloj kondamnitaj pro terorismo, eĉ pro “politika” murdo. Kompreneble, tio provokis indignon precipe inter parencoj kaj amikoj de viktimoj. Ĝenerale, tamen, oni rigardis la amnestion kiel prezon pagendan — kaj pagindan — por atingi pacon.

Armiloj

Unu el la liberigitoj estas fifama lojalisto, Johnny (kromnomata “Sovaĝa Hundo”) Adair [ĝoni adejr]. Elkarcerigite, Adair reprenis sian iaman vivon. Pro tio preskaŭ tuj eksplodis interna kverelo inter du lojalismaj organizaĵoj, la Ulstera Liberiga Fronto kaj la Ulstera Volontula Soldataro. Do armitaj protestantaj lojalistoj, kiuj antaŭ nelonge batalis kontraŭ katolikaj respublikistoj, turnis siajn armilojn kontraŭ si mem. Pluraj lojalistoj estas murditaj de siaj iamaj kunpartianoj. Rezulte, la brita ministro pri nord-irlandaj aferoj ordonis, ke Adair estu denove enkarcerigita.

Laŭŝajne la nordirlandaj ekstremistoj ĉion faras por pravigi la diraĵon Quos deus vult perdere, prius dementat: zamenhofe “Dio puni deziras, li la saĝon fortiras”.

Garbhan MACAOIDH