Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Artikoloj el Monato

La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.

La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.

Proksimuma verkojaro: 1997-2003

Morti pro prestiĝo

Du homaj tragedioj skuis ĉi-somere la mondon, kaj en ambaŭ kazoj modernega tekniko ludis rolon. Unue mortaĉis pli ol cent homoj en la plej rapidega aviadilo, nomata “Concorde” [konkord’], kiu eksplodis. Mallonge poste mortaĉis pli ol cent homoj en plej moderna rusa submarŝipo “Kursk”, kiu eksplodis cent metrojn sub la surfaco. Diferenco estas tamen, ke la aviadilon homoj eniris libervole, la ŝipon militistoj devige. Sed ĉu tia diferenco gravas? Ambaŭ grupoj ja ne eniris ĉerkojn, sed fidis al tiel nomata plej moderna tekniko, kiu terure trompis ilin.

Demando pri bezono

Jes, sagaculoj atentigas, ke multe pli da homoj ĉiutage mortas sur niaj stratoj en siaj — ankaŭ modernaj — aŭtomobiloj. Sed ĉu oni rajtas argumenti per unu malbono por pravigi alian fatalaĵon? Krome ne temas pri ciferoj, sed pri bezono. Certe ankaŭ la ordinara trafiko ne estas sekura, kaj ni ĉiuj devus honti, ke spite al nia sagaco kaj racio ni ne sukcesas garantii trafikon sen mortigoj. Ni memoru, cetere, ke antaŭ du jaroj pli ol cent homoj mortis en germana eksprestrajno, kiu ankaŭ meritas la epiteton “modernega”, pro unu rompiĝinta rado. (Eble vi memoras, ke tiam ĉi-loke mi rezonadis pri la fetiĉo “rapideco”.)

Estis ankaŭ nur unu rado, difektita pneŭmatiko, kiu kaŭzis la mortojn de la pasaĝeroj en la Konkordo — ĉu do estas perfekta tekniko, se unu sola rado sufiĉas por katastrofo? Estis, probable, unu sola torpedo, mismanipulita, kiu kaŭzis la mortojn de la rusaj soldatoj — kiel kaj kial do fieri pri modernega ŝipo?

Absurda reputacio

En ambaŭ kazoj, krome, oni parolas pri prestiĝo. La terure kosta Konkordo estas absurde malracia trafikilo, sed oni konstruis kaj uzis ĝin en Francio kaj Britio pro prestiĝo. La terure kosta (unu miliardo da usonaj dolaroj!) Kursko devis pruvadi al la mondo la prestiĝon de Ruslando, kiu volas (re)esti mondpotenco apud Usono.

Sed kaj Konkordo kaj Kursko estas absolute superfluaj. Neniu homo vere bezonas aviadilon, per kiu oni povas dum malmultaj horoj flugi el Parizo aŭ Londono al Novjorko kaj reflugi la saman tagon, pagante ĉ. 10 mil eŭrojn! Kaj neniu homo, post fino de la malvarma milito, vere bezonas militistajn submarŝipojn kun atomraketoj, kiuj taŭgas por nenio alia ol katastrofe detrui malamikon — kiun malamikon? Ĉu ne ĉiuj, ankaŭ Usono kaj Ruslando, distrumpetas sian pacemon?

Laŭ la absurda logiko de militistoj, tiaj atomŝipoj servas nur al unu celo: se malamiko atakos min per atomraketoj kaj neniigas mian popolon, mi povos almenaŭ rebati, ĉar miajn surterajn raketojn oni povas detrui, sed praktike ne trafi miajn submarajn atomraketojn.

Absolute superflua

Sed ne nur atomarmilaj submarŝipoj estas absolute superfluaj — same estas pri ordinaraj. En neniu el la multegaj militoj post la 2a mondmilito submaraj ŝipoj ludis rolon, tamen kelkaj centoj da maristoj mortis en ili pro akcidentoj. Oni do oferis la vivojn de senkulpaj soldatoj al fikcia bezono. Ho jes, oni uzis kaj daŭre uzas tiujn ŝipojn por spionado. Bela preteksto por riski vivojn!

Ne, tekniko sendube estas grava parto de l’ homa vivo, de civilizo, de progreso. Sed ekzistas multaj multe pli gravaj problemoj, kiujn ni povus kaj devus defii per pli kaj pli perfekta tekniko. Kial oni ne parolas pri prestiĝo, kiam temas pri malsato kaj malsano tutmonde, pri mediprotektado? Kial la potencaj ŝtatoj ne investas prestiĝon en garantiadon de paco, en pacan solvon de konfliktoj?

Kiel ajn, la reputacio de la nomitaj landoj nun grave suferis — kiom do utilis iliaj prestiĝobjektoj?

Stefan Maul