Gilbert LEDON
Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Flandra Esperanto-Ligo
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La unuaj 216 artikoloj estas ĉerpitaj el la TTT-ejo de Monato: http://www.esperanto.be/fel/mon/. La postaj 1028 artikoloj devenas de la kolekto "monato3.tar.gz" enretigita de Edmundo Grimley-Evans: http://homepage.ntlworld.com/edmund.grimley-evans/tekstaroj.html.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" estis en pluraj diversaj formoj, kaj devis esti sufiĉe multe prilaboritaj. Verŝajne ne ĉiam temas pri la definitiva formo, kiun la artikolo havis, kiam ĝi aperis en Monato. Povas eĉ esti, ke en iuj okazoj la artikolo finfine tute ne aperis en la gazeto. Iafoje povas esti, ke aperas ĉi tie tekstopartetoj, kiuj estis nuraj notoj inter la redaktantoj, kaj kiuj neniam estis intencitaj por publikigo. Ialoke testopartetoj estas forigitaj, kiuj ŝajne havis sencon nur kune kun (mankantaj) akompanaj diagramoj, bildoj aŭ tabeloj.
La artikoloj el "monato3.tar.gz" havas ĉi tie "(xml:)id"-atributon ("monatotri-001000" ĝis "monatotri-007999"), kies cifera parto egalas al la artikolnumero en la origina kolekto.
Proksimuma verkojaro: 1997-2003
Kia koincido: pri “kulturo de paco” diskutis la 85a Universala Kongreso de Esperanto en Israelo, kie antaŭ pli ol dumil jaroj naskiĝis sanktaj profetoj, el kiuj fontis testamentoj regantaj nian mistikan mondon ĝis nun. Sed unu tagon antaŭ la komenciĝo de la kongreso plia pinta hegemoniporta konferenco por paco, en fora Camp David (Kampo de Davido), per malsukceso aŭguris la neeblon atingi formulon por kulturo de paco.
Se la fulme konstruitaj feraj kurtenoj de l’ modernaj faŝismoj sufiĉe rapide rustiĝas kaj disfalas, tio tute ne okazas rilate al ŝtonaj urboj. “La ŝtona urbo” de Anna Löwenstein, Romo, jam servutigis rabitajn keltojn. Tiuj sklavoj, tiam sukcesis elaĉeti sian liberon, ankaŭ per mono, ene de evoluantaj kredoj!
Nuntempe la ŝtonaj urboj ne plu permesas la evoluon de la homaj dogmoj el malraciaj fidoj kaj kredoj. Ne plu la homaj korpoj estas katenitaj, sed la homaj mensoj lamente sin kroĉas al tiuj ŝtonaj urboj. La ŝtonoj kaj tekstoj estas la samaj, sed la testamentojn la homoj daŭre interpretas por ilin konservi, laŭ la fantazio de siaj halucinoj, kaj terure, eĉ nome de scienco.
En Universalaj Kongresoj de Esperanto oni povas vidi plej neimageblajn aferojn. En la Internacia Kongresa Universitato profesia astronomo, astrologie, per majstra vortoĵonglado pravigis bibliaĵojn, kio altnivele kontribuis al la solidigo de muroj, de la kulturo de milito, ĝuste kiam oni vane parolis pri “kulturo de paco”.
Feliĉe, la prezidanto de UEA, Kep Enderby, per klara rigardo de klerulo, nekonformisme, deklaris, ke el tiuj ŝtonaj muroj disradias tutmondaj konfliktoj.
La influa rabeno Ovadia Josef en siaj predikoj citas Talmudon, laŭ kiu dio bedaŭras la kreon de la islamidoj, la “arabaj serpentoj” ... kio montras, ke ne tre baldaŭ la islama popolo kunekposedos la ŝtonajn murojn, kiuj “kuŝe” staregas en Jerusalemo, Nazareto kaj aliaj lokoj. “Ni estu toleremaj, sed nia toleremo havas limojn: ni ne povas akcepti la maltoleremon”, tolereme aldonis ateistoj.
Same, Nobel-premiito pri paco, Ŝimon Peres, kiu malgajnis la israelan prezidantecon sed alte protektis la kongreson, mesaĝis laŭ Genezo, ke ni eltenu la punon de Babel-turo; tasko tute ne simpla.
Ĉe tiuj solidaj dumiljaraj ŝtonaj muroj impresas la refortiĝo de la homaj kredoj. Tio okazas sendepende ĉu la devotuloj kaŝas sian verton sub kaloto, sian hipokritan mienon sub vualo aŭ pendumas sin sur krucifikson. Kun sanktaj testamentoj en la manoj, ili surloke ree vivas la miraklojn. Sub 42-centigrada temperaturo, ja halucinodona, la mistikaj mensoj revidas el akvo vinon, la panetoj multobliĝas, la sankta-paŭlaj fiŝoj el galilea maro la retojn de l’ fiŝkaptistoj plenigas!
Dume, la homaro korpe kaj anime mizeras ĉar, ja, la muroj dumiljaraj solidas.
Gilbert LEDON